tradukoj: be bg ca de en es fr it nl pl pt ro ru

era/o

erao

1.
KAL Kronologia sistemo en kiu oni indikas la jarojn relative al iu fiksita komenca tempopunkto (epoko1); tempokalkulo, jarkalkulo: erao de la Olimpiadoj, de la fondo de Romo, de la Mondokreo; erao de l' Heĝiro.
2.
(figure) La tempoperiodo al kiu oni aplikas la jarkalkulon laŭ erao1: la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao [1]. en la komenca erao de la personaj komputiloj [2].
3.
GEOL Geokronologia tempounuo, entenanta plurajn periodojn, parto de eono: paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas paleontologiaj eraoj [3], erao respondas al kronostatigrafia unuo eratemo [4]. limojn de eraoj difinas grandaj movoj de terkrusto aŭ radikalaj ŝanĝoj de organika mondo. arkeano proterozoiko paleozoiko mezozoiko kenozoiko
4.
(evitinde) =epoko1

tradukoj

anglaj

~o: era.

belorusaj

~o: эра.

bulgaraj

~o: ера.

francaj

~o: ère.

germanaj

~o: Ära, Zeitrechnung, Zeitalter.

hispanaj

~o: era.

italaj

~o: era.

katalunaj

~o: era.

nederlandaj

~o: era, tijdrekening.

polaj

~o 3.: era geologiczna; ~o: era.

portugalaj

~o: era.

rumanaj

~o: eră.

rusaj

~o: эра.

fontoj

1. André Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, jaro 1998a, numero 6a, p. 16a
2. Roland Rotsaert: WordPerfect 10 ĉu lasta provo?, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 18a
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [era.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/02/21 17:30:45 ]