tradukoj: cs de en es fr hu pl pt ru tp vo

* -et

I.
Sufikso esprimanta rimarkinde malaltan gradon de grandeco aŭ intenseco, ofte kun specialigo de la radikvorta ideo:
dometo, urbeto, tranĉileto, plugileto, globeto; donacetoj subtenas amikecon [1]; (kun specialigo:) lageto, ŝtrumpeto, rafaneto, brueto, peketo, pordeto; en nia lando troviĝas ne montoj, sed montetoj; beleta, malsaneta, varmeta (preskaŭ, sed ne plene varma); ruĝeta; dormeti, kolereti; rideti ne estas iom ridi, sed esprimi ĝojon per nuraj movoj de okuloj kaj de lipoj; kano rompetitaZ. ANT:-eg
Rim. 1: -et estas ofte (mis)uzata kun karesa senco, anstataŭ ĉj, nj: patreto kaj patrinetoZ [2].
Rim. 2: Vd Rimarkon ĉe -eg.
II.
Prefikso esprimanta malgrandecon de la speco aŭ skalo al kiu apartenas la koncernato: etburĝo; etkomerco; etanima; etgrajna fotografaĵo; etskale.
Rim.: Per tiu ĉi neordinara pseŭdoprefiksa kunmeto oni reliefigas la abstraktecon de la eteco, rilatigas ĝin ne al la koncernato mem, sed al la karakteriza trajto. Etburĝo ne estas malaltstatura burĝo, sed homo kies burĝeco estas malaltranga; etfingro de viro povas esti pli granda ol ajna fingro de knabo.
III.
Samsignifa memstara vortero:

eta

Malgranda, malintensa: granda nubo, eta pluvo [3]; la plej etaj detaloj; etaj partumojB.

etuloZ

Malgrandulo: En supra ĉambro lulo ... lulo ... Anĝele dormas la etulo [4]. SIN:malgrandeguloVD:nano

etigiZ

Malgrandigi.

tradukoj

anglaj

-et I: -et, -ette; -et II: small-; ~a: tiny; ~ulo : little one; ~igi: shrink.

ĉeĥaj

~a: drobný, malinký.

francaj

~a: petit; ~ulo : petit.

germanaj

-et I: -chen, -lein; ~a: klein; ~ulo : Zwerg.

hispanaj

~a: pequeño, poco; ~igi: empequeñecer.

hungaraj

-et I: -cska, -cske, -ka, -ke; -et II: kis-; ~a: kis, kicsi, kicsiny; ~ulo : pöttöm, kicsike; ~igi: kicsinyít. ~burĝo: kispolgár.

polaj

~a: mały, malutki, drobny, tyci; ~ulo : maluch, maluszek, berbeć, karzeł, kurdupel (obraźl.); ~igi: zmniejszać, pomniejszać, umniejszać, zdrabniać.

portugalaj

-et I: -inho, -inha, -ico; ~a: pequeno.

rusaj

-et II: мелко-; ~a: небольшой, мелкий, слабый; ~ulo : малыш. ~burĝo: мелкий буржуа.

tokiponaj

~a: lili.

volapukaj

-et I: -il.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. R. Schwartz: La diversaj aĝoj de l' homo

[^Revo] [et.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2010/08/24 16:30:21 ]