tradukoj: be ca de fr hu pl pt ru vo

* -eg

I.

-egTEZ

Sufikso esprimanta tre altan gradon de grandeco aŭ intenseco, ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto:
tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego [1]; belega, varmega; ventego, buŝego, ungego, forkego, brulego, halterego, pordego, salonego; kriegi, petegi, puŝegi, ridegi; pafilego ne estas granda pafilo individua sed peco artileria. VD:tre multeANT:-et

Rim.: Estas eraro kredi, ke la sufiksoj eg kaj et simple kaj ĉiufoje egalvaloras la vortojn fortagranda kaj malfortamalgranda. Efektive ili montras kvalite pli altan aŭ malaltan gradon en ideo aŭ afero diferenca je tiu, kiun montras la nura radiko, levas aŭ mallevas ĝin al alia nivelo. Pro tio la vortoj kunmetitaj per eg kaj et ordinare respondas al tute alia nacilingva vorto ol la simpla radikvorto.
II.
Vortero uzata memstare:

egaTEZ

Supermezure, eksterorinare granda, forta aŭ intensa: ega entuziasmo, atento, sukceso, homamaso; la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton kaj egan laciĝon de eble dek laboristoj [2].
VD:enorma, giganta, kolosaANT:eta

egecoTEZ

Stato aŭ eco de io superanta la ordinaran mezuron de grandeco, forto, graveco aŭ intenso: la egeco de la egiptaj monumentoj; ni ankoraŭ ne konscias la egecon de nia perdo. VD:kulmino

tradukoj

belorusaj

~a: велізарны, гіганцкі.

francaj

~a: énorme, extraordinaire, gigantesque; ~eco: ampleur, importance (ampleur).

germanaj

-~: Groß-, groß-; ~a: groß, riesig, gewaltig, enorm; ~eco: Größe, Gewaltigkeit.

hungaraj

~a: nagy, hatalmas, erős, intenzív; ~eco: nagyság, erősség.

katalunaj

-~: -arro, -às, -ot; ~a: gran, immens, vast, ingent; ~eco: grandiositat, vastitud, immensitat.

polaj

~a: ogromny, olbrzymi, wielki; ~eco: ogromność, olbrzymiość, wielkość.

portugalaj

-~: -ão, -rr(o/a), -aço, -aça.

rusaj

~a: огромный, громадный; ~eco: громадность, огромность.

volapukaj

-~: le-.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, La kamentubo

[^Revo] [eg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/06 15:10:12 ]