Perioda aspektoŝanĝo en turniĝo de astro:
la fazoj de la luno.
2.
Ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de
fenomeno:
fazoj de malsano, de milito.stadio.
3.
[1]
Argumento de kosinusa funkcio, ofte figuranta fizikan
fenomenon, kiu
argumento estas afina funkcio de tempo laŭ la tipo
2πft+φ; pli speciale la termo
φ (origina fazo) en tiu argumento:
faza diferenco inter kurentintenso kaj tensio de
alterna kurento trairanta kondensatoron.
faza
Rilata al fazo:
faza ŝovo, diferenco;
faza rapido.
samfaza
Prezentanta fazan diferencon je 0°
(alivorte, kies fazoj egalas unu la alian module
2π):
lasero produktas unukoloran kaj samfazan faskon da
lumradioj.
kontraŭfazo
Fazo ŝovita je 180° rilate al la konsiderata.
la du ondoj estas en fazo.
kontraŭfaza
Prezentanta fazan ŝovon je 180° (alivorte, kun
diferenco de fazoj egala al π module
2π):
la du kontraŭfazaj ondoj kompensas, malfortigas unu la
alian.
Rim.:
La formon „malfaza“ donas PIV, kaj ĝi efektive
estas uzata. Tamen ĝi estas fuŝa, ne temas pri malo de
fazo, temas pri kontraŭa fazo (kion cetere klare
esprimas la terminoj nacilingvaj). Estas same fuŝe, kiel
estus nomi nombrojn kun kontraŭaj signumoj (x kaj
-x) „nombroj malsignumaj“.
[Sergio Pokrivskij]
~o 1.:
фаза; ~o 2.:
фаза, фазис, стадия; ~o 3.:
фаза; ~a:
фазовый; sam~a:
софазный, находящийся в той же фазе, имеющий ту же фазу; kontraŭ~o:
противофаза; kontraŭ~a:
противоположный по фазе, находящийся в противофазе.