tradukoj: be de en fr hu pt ru

fenic/o [1]

fenicoTEZ

HIS Ano de popolo vivinta ekde la 3a jarmilo a. K. en Fenicujo, aktiva en ŝipa komercado kaj koloniado ĉirkaŭ Mediteraneo, ekde la 9a jarcento a. K. dependa je diversaj imperioj: la fenicoj parolis ŝemidan lingvon [2].

fenica

Rilata al fenicoj.

FenicujoTEZ

GEOGHIS La devena lando de fenicoj, inter Lebanona montaro kaj la orienta bordo de Mediteranea maro, proksimume nuna Libano. SIN:Fenicio

tradukoj

anglaj

~o: Phoenician; ~a: Phoenician; F~ujo: Phoenicia.

belorusaj

~o: фінікіец; ~a: фінікійскі; F~ujo: Фінікія.

francaj

~o: Phénicien (subst.); ~a: phénicien (adj.); F~ujo: Phénicie.

germanaj

~o: Phönizier; ~a: phönizisch; F~ujo: Phönizien.

hungaraj

~o: föníciai; ~a: föníciai; F~ujo: Fönícia.

portugalaj

~o: fenício; ~a: fenício; F~ujo: Fenícia.

rusaj

~o: финикиец; ~a: финикийский; F~ujo: Финикия.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, numero 52a, 1999:2a

[^Revo] [fenic.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2011/02/08 10:10:13 ]