tradukoj: de en es fr hu nl pt ru

3feri/o

ferio

KAL Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori: escepte de ŝtate deciditaj ferioj (sabato, dimanĉo, festotagoj) la borsoj funkcias de lundo ĝis vendredo[1]. VD:festo

feria

Rilata al la kutima tempo de ferioj, al la por feriado modaj lokoj, aranĝoj, okupoj: la konstruaĵo troviĝas en feria regiono, netaŭga por plentempa loĝado [2]; en feria vojaĝo [3].

ferii

Dum ferioj ĝui ripozon, plezurokupojn, vojaĝojn: en julio kaj aŭgusto, ĉefa libertempa periodo en Eŭropo, ankaŭ eldonejaj oficistoj volas feriadi [4].

ferianto

Homo, kiu en la koncerna tago havas ferion kaj ne laboras.

tradukoj

anglaj

~o: holiday, vacation.

francaj

~o: congé, jour férié, jour de vacance; ~a: férié; ~i: être en vacances; ~anto: vacancier.

germanaj

~o: freier Tag, Ferientag, Urlaub(stag); ~i: Ferien machen, Urlaub machen; ~anto: Urlauber.

hispanaj

~o: vacaciones; ~i: tener vacaciones, estar de vacaciones.

hungaraj

~o: szabadnap, szabadság, szünidő; ~a: üdülő-, szabadnapos, szünidős; ~i: szabadságon van, üdül.

nederlandaj

~o: vakantiedag, vrije dag.

portugalaj

~o: feriado, dia de folga.

rusaj

~o: каникулярный день, день отпуска; ~a: отпускной, каникулярный; ~i: быть в отпуске, быть на каникулах; ~anto: отпускник.

fontoj

1. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a
2. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 6a
3. E. Georgiev: Retpoŝtaĵoj venos ekde nun ankaŭ telefone, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 15a
4. S. Maul: Multaj laŭdoj, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 5a

[^Revo] [feri.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/07/22 16:30:30 ]