tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ro ru sv

Publikaj aŭ privataj ceremonioj kaj plezuroj por soleni iun
okazaĵon:
Paska festo;
festo de la 1a de Majo;
foira festo;
festotago.
ferio,
soleno
celebri,
glori,
soleni

En orienta
kristanisimo, ĉiu el la dek du speciale gravaj festoj:
Kristnasko kaj Epifanio estas dekduopaj festoj;
Pasko estas ekster la listo da dekduopaj festoj, ĉar
ĝi estas nekompareble pli grava ol ĉiuj aliaj
festoj.

Kristana festo dediĉita al la Dipatrino:
Endormiĝo estas unu el la dipatrinaj festoj.
Septaga judisma vintra festo,
dum kiu oni tradicie restas sub laŭbo aŭ en kabano
memorige pri la bibliaj Eliro kaj migrado tra la dezerto;
ankaŭ nomata Sukoto:
diru al la Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de
tiu sepa monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj
[3].


En iuj landoj festo
al homoj kun sama persona nomo, okazanta en jartago
dediĉita al tiu nomo:
lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono
[6].



Romia karnavala festo
dediĉita al la dio Saturno, kun konfuzo de sociaj roloj kaj
diboĉo:
longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke
alproksimiĝas ia ĝoja okazo
[7];
la moderna lotumo ... enradikiĝas en la romiaj
saturnofestoj
[8].

diboĉo