tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru

*fibr/o

*fibroTEZ

1.TEZ
Relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn: TEKS fibroj de silka fadeno, de kotono, lano aŭ felto; BOT lignaj fibroj; ANA muskola, nerva fibro; MIN cemento kun asbestaj fibroj.
2.TEZ
TEKTEKS Pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj: nilona fibro; vitraj fibroj (uzataj por termika izolado); optika fibro.
3.
(figure) Fibro de la homa korpo, konsiderata kiel sidejo de intima sentemo: kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo [...] ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! [1]; suferado, kiu [...] penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese [2]; per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero [3].

fibreto

1.
Mallonga fibro.
2.
BIO Longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj.

fibriĝi

Fariĝi tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto.

lumfibroTEZ

TEKTEL[4]
Drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon: vi tajpas [vian mesaĝon kaj ĝi] forflugas kun neimagebla rapido laŭ telefon-kablaj, lumfibraj aŭ satelitaj kanaloj [5]. SIN:optika fibro

optika fibroTEZ

TEKTEL[6]
=lumfibro

tradukoj

anglaj

~o: fibre (brite), fiber (usone); ~eto: fibril; ~iĝi: fray; optika ~o: fibre optics.

belorusaj

~o: валакно, жылка, пражылак; ~iĝi: распасьціся на валокны.

francaj

~o: fibre; ~eto: fibrille; ~iĝi: s'effilocher, s'effranger; lum~o: fibre optique; optika ~o: fibre optique.

germanaj

~o: Faser; ~eto: Fibrille; ~iĝi: zerfasern, ausfransen.

hispanaj

~o: fibra; optika ~o: fibra óptica.

hungaraj

~o: rost, szál; ~eto 2.: fibrilla, kis izomrost; ~iĝi: kirojtosodik.

katalunaj

~o: fibra; ~eto: fibril·la; ~iĝi: esfilagarsar-se; lum~o: fibra òptica; optika ~o: fibra òptica.

nederlandaj

~o: vezel.

polaj

~o: włókno; lum~o: światłowód.

portugalaj

~o: fibra, filamento.

rusaj

~o: волокно, фибра, жилка; ~eto 1.: волоконце; ~eto 2.: фибрилла; ~iĝi: распасться на волокна; lum~o: оптоволокно, оптическое волокно, световод; optika ~o: оптоволокно.

fontoj

1. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , L.L. Zamenhof: Por kaj kontraŭ reformoj, leciono 9a
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
4. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
5. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , B. Kolker: Per Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~iĝi:
    Estas strange, ke ekzistas tiu senco, sed ne la pli utila
    nome "apartigi la fibrojn". Mi ne scias, cxu "~igi" povus konveni.
    PIV1 duone solvis la problemon per Z-a "dis~i" (apartigi la
    ~ojn disde la cetero de la sxtofo). Sxajnas al mi, ke la
    paro dis~i/dis~igxi estas pli alloga ol ~igi?/~igxi. [MB]
  

[^Revo] [fibr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2012/01/01 21:10:17 ]