tradukoj: be ca cs de en es fr he hu nl pl pt ru tr vo zh

*fil/o

*filo

GEN Virseksa ido, rilate al la gepatroj: hieraŭ mi renkontis vian filon [1]; Georgo instalis siajn pli aĝajn filojn „en la Rusa lando“[2]

filigi

GEN Igi iun sia filo, adopti.

*filino

GEN Inseksa ido, rilate al la gepatroj: tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino [3]; mia plej juna filino naskiĝis surda[4].

filo de la ĉielo

HISPOL Honora nomo de reganto, precipe fama kiel titolo de la antikvaj ĉinaj imperiestroj: vi Oziriso Ramzes, eterne vivanta filo de la ĉielo, naskita de la diino Nut [5]; la feŭda imperiestro estas la „Filo de la Ĉielo“, tute diferenca de la ordinaruloj [6].

bofilo

GEN Edzo de la filino: Ned, kun la helpo de unu el siaj bofiloj, sekvis tiun instrukcion[7].

bofilino

GEN Edzino de la filo: iun dimanĉon ŝi invitis al la tagmanĝo ambaŭ estontajn bofilinojn[8].

duonfilo

GEN Filo el antaŭa edziĝo, rilate al la nova edzo aŭ edzino.

duonfilino

GEN Filino el antaŭa edziĝo, rilate al la nova edzo aŭ edzino: dume ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco [9].

tradukoj

anglaj

~o: son; ~igi: adopt; ~ino: daughter; bo~o: son-in-law; bo~ino: daughter-in-law; duon~o: stepson; duon~ino: stepdaughter.

belorusaj

~o: сын; ~igi: усынавіць; ~ino: дачка; bo~o: зяць; bo~ino: нявестка; duon~o: пасынак; duon~ino: падчарка.

ĉeĥaj

~o: syn.

ĉinaj

~o: 儿子, tr. 兒子 [érzi]; ~ino: 女儿, tr. 女兒 [nǚ'ér] .

francaj

~o: fils; ~igi: adopter; ~ino: fille; ~o de la ĉielo: fils du ciel; bo~o: beau-fils (gendre), gendre; bo~ino: belle-fille (bru), bru; duon~o: beau-fils; duon~ino: belle-fille .

germanaj

~o: Sohn; ~igi: an Kindes statt annehmen, adoptieren; ~ino: Tochter; ~o de la ĉielo: Sohn des Himmels (Herrschertitel); bo~o: Schwiegersohn; bo~ino: Schwiegertochter; duon~o: Stiefsohn; duon~ino: Stieftochter.

hebreaj

~o: בן; ~igi: לאמץ; ~ino: בת; duon~o: בן חורג; duon~ino: בת חורגת.

hispanaj

~o: hijo; ~igi: adoptar un hijo; ~ino: hija; bo~o: yerno; bo~ino: nuera; duon~o: hijastro; duon~ino: hijastra.

hungaraj

~o: fiú (vki fia); ~igi: fiává fogad; ~ino: lány (vki lánya) ; ~o de la ĉielo: az ég fia; bo~o: ; bo~ino: meny; duon~o: mostohafiú; duon~ino: mostohalány.

katalunaj

~o: fill; ~igi: afillar; ~ino: filla; bo~o: gendre; bo~ino: nora, jove; duon~o: fillastre; duon~ino: fillastra.

nederlandaj

~o: zoon; ~igi: als zoon adopteren; ~ino: dochter; bo~o: schoonzoon; bo~ino: schoondochter; duon~o: stiefzoon; duon~ino: stiefdochter.

polaj

~o: syn; ~igi: usynawiać; ~ino: córka; bo~o: zięć; bo~ino: synowa; duon~o: pasierb; duon~ino: pasierbica.

portugalaj

~o: filho; ~ino: filha; bo~o: genro; bo~ino: nora; duon~o: enteado; duon~ino: enteada.

rusaj

~o: сын; ~igi: усыновить; ~ino: дочь; ~o de la ĉielo: сын неба; bo~o: зять; bo~ino: невестка; duon~o: пасынок; duon~ino: падчерица.

turkaj

~o: oğul; ~igi: evlatlık edinmek; ~ino: kız çocuğu; bo~o: damat; bo~ino: gelin; duon~o: damat; duon~ino: gelin.

volapukaj

~o: son; ~ino: jison.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 22a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17, la feino
4. May Bijleveld: Je defendo de liplegado, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 13a
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
6. Ĉina Radio Internacia: Tian'anmen-placo de Pekino, 2004-04-20
7. David Curtis: Koratako, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 28-34a
8. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 33a

[^Revo] [fil.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2009/08/27 16:33:46 ]