tradukoj:
be ca de en es fa fr hu nl pl pt ru sv
*fizik/o
fiziko

Scienco, kiu studas la
proprecojn de la korpoj kaj la fenomenojn, kiuj okazas ĉe
ili ne ŝanĝante ilian molekulan strukturon.
fizika
- 1.
-
Rilata al fiziko:
la fizikaj leĝoj.
- 2.
-
Materia, korpa (kontraste al morala, spirita):
fizikaj bezonoj;
la fizika mondo;
la fizika kaj morala flankoj;
respondi al tiuj aparte estas por mi fizike neebleZ.
fizikisto
-
Persono, kiu profesie okupas sin pri fiziko:
Merkel laŭprofesie estas fizikisto – aŭ ĉu ankaŭ
ĉi-okaze
ni devas skribi „fizikistino”?
[1].
astrofiziko


Scienco, kiu studas la
fizikajn ecojn de astroj kaj de la kosma medio:
astrofiziko, unu el la plej junaj sciencoj, aperis en la dudeka
jarcento
[2].
[^Revo]
[fizik.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.26 2012/01/05 15:10:22 ]