tradukoj: be ca de en es fa fr hu nl pt ru

*flik/i

*flikiTEZ

(tr)
1.TEZ
Ripari almetante pecon por kovri truon, ekzemple en vesto: fliki ŝiritan robon, difektitan ŝuon; fliki truon en tegmentoZ; multpece flikita pantalono; surkudri pecon por fliki mantelon.
2.
(figure) Mallerte, nur parte ripari ion: fliki rompitan amikecon; fliki la karton de Eŭropo, la pacon.

flikaĵo

Riparo farita per surkudrita aŭ surmetita peco: neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston [1].

flikisto

Tiu, kiu metie flikas.

flikaĉi

(tr)
Senzorge, mallerte fliki.

tradukoj

anglaj

~i: patch, darn, mend; ~aĵo: patch.

belorusaj

~i: латаць, лапіць, цыраваць; ~aĵo: латка.

francaj

~i: racommoder, rapiécer; ~aĵo: pièce, rustine; ~isto: rapiéceur; ~aĉi: rapetasser.

germanaj

~i 1.: flicken; ~i 2.: zusammenflicken; ~aĵo: Flicken; ~aĉi: zusammenmurksen, pfuschen.

hispanaj

~i: parchar; ~aĵo: parche.

hungaraj

~i 1.: foltoz; ~i 2.: összefoltoz; ~aĵo: folt; ~isto: foltozó; ~aĉi: összetoldoz.

katalunaj

~i: adobar, aparracar, apedaçar, reparar (apedaçar).

nederlandaj

~i: oplappen; ~aĵo: oplapping; ~isto: oplapper.

persaj

~i: وصله زدن; ~aĵo: وصله.

portugalaj

~i: remendar, consertar, reparar, atamancar; ~aĵo: pedaç.

rusaj

~i: штопать, латать, ставить заплату; ~aĵo: заплата.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Marko, 2:21

[^Revo] [flik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/09/28 20:10:09 ]