tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru

9fot/i [1]

9foti

FOT=fotografi mi volis foti la tiean barilon, sed policisto malpermesis tion [2].

9foto

FOT=fotografaĵo ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj [3]; oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn [4]; ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo [5]; la romano estas kvazaŭ fotobildo (foto) de la tiamaj socioj en Sovet-Unio kaj Germanio [6]; fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj [7].
Rim.: Ŝajnas, ke la formo „foto“ estas nun multe pli uzata, ol ĝia teoria ekvivalento „fotaĵo“. Konsiderante, ke la radiko havas verban karakteron, hereditan de ĝia Fundamenta praulo fotograf kaj sankciitan de [8] kaj [9], la uzo de simpla o-derivaĵo por signifi aĵon estas pravigebla per la fakto, ke temas pri „rezulto de fotado“. Male, en [10] oni konsideris, ke la radiko fot ne devenas de fotograf, sed baziĝas sur la internacia vorto „foto“ kaj havas substantivan karakteron. Ĉi tion ŝajnas tamen kontraŭi la aperantaj en la sama verko kunmetaĵoj „kontraŭfoto“ kaj „veturfoto“, difinitaj kiel agoj, aŭ pli kerne la fakto, ke la difinoj de „fotilo“ kaj „fotisto“ pli bone taŭgas por verba, ol por substantiva radiko.
Rim.: Pro nacilingva influo la kunmetaĵoj, de kiuj fot estas la maldekstra elemento, emas konservi la ligvokalon, eĉ kiam ĝi estas tute superflua: fotoalbumo, fotoaparato... Ni konsilas pritrakti la radikon fot kiel iun ajn alian radikon kaj anstataŭe diri: fotalbumo, fotaparato, fot(o)portreto...

fotado

=fotografado

fotaĵo

FOT=fotografaĵo montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon [11].

fotilo

FOT=fotografilo la besto resaltis en la arbaron, antaŭ ol mi povis levi la fotilon [12].

fotisto

=fotografisto sur la foto mi gluiĝis al la panjo kaj estis iom timema pro la fotisto kaŝita malantaŭ la nigra tolo de la fotilo [13].

fotaparato, fotoaparato

FOT=fotografilo Otto, kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo [14]; se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros [al la urbodomo], [15]; ĉirkaŭ mian kolon mi metis malmultekostan forĵeteblan fotoaparaton, kiu estis nek malmultekosta, nek forĵetebla, nek nur fotilo [16].

tradukoj

anglaj

~i: photograph; ~o: photo, photograph; ~ado: photography; ~aĵo: photo, photograph; ~ilo: camera; ~isto: photographer; ~aparato, : camera.

belorusaj

~i: фатаграфаваць, здымаць (фатаграфічна); ~o: фота, фотаздымак; ~ado: фатаграфаваньне; ~ilo: фатаапарат, фатакамэра; ~isto: фатограф.

bulgaraj

~o: снимка.

francaj

~i: photographier, prendre en photo; ~o: photo, photographie; ~ado: prise de vue; ~ilo: appareil photo; ~isto: photographe; ~aparato, : appareil photo. ~oalbumo: albums de photos, album photo; ~oportreto: portrait.

germanaj

~i: fotografieren, ablichten, knipsen; ~o: Foto.

hispanaj

~i: fotografiar; ~o: fotografía; ~ilo: cámara fotográfica; ~isto: fotógrafo; ~aparato, : cámara fotográfica.

hungaraj

~i: fényképezik, fotózik; ~o: fénykép, fotó; ~ado: fényképezés, fotózás; ~ilo: fényképezőgép; ~isto: fényképész, fotográfus; ~aparato, : fényképezőgép.

nederlandaj

~i: fotograferen; ~o: foto; ~ado: fotograferen; ~ilo: fototoestel; ~isto: fotograaf; ~aparato, : fototoestel.

polaj

~i: fotografować; ~o: fotografia; ~ado: fotografowanie; ~ilo: aparat fotograficzny; ~isto: fotograf; ~aparato, : aparat fotograficzny.

portugalaj

~i: fotografar, tirar fotografia.

rusaj

~i: фотографировать, снимать (на фотоплёнку); ~o: фото, фотоснимок; ~ado: фотографирование; ~aĵo: фотоснимок; ~ilo: фотоаппарат, фотокамера; ~isto: фотограф; ~aparato, : фотоаппарат.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Walter Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 7a
3. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
4. B. Pabst: Sendu elektronikan poŝtkarton, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 15a
5. Kep Enderby: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Antaŭparolo
6. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a
7. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
8. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
9. Plena Ilustrita Vortaro
10. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
11. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, 2005
12. Werner Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a
13. Spomenka Štimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
14. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 6a
15. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ho bela naskiĝurbo!
16. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 7a

[^Revo] [fot.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/03/01 17:31:58 ]