tradukoj:
be bg de es fa fr hu nl pl pt ru sv
frekvenc/o
frekvenco
- 1.


Nombro de periodoj (aŭ cikloj) de oscilado, kiuj okazas
en unu sekundo.
delta-ondoj havas frekvencon inter 0,5 kaj 3
hercoj
[1];
ĉiutage homoj kolapsas pro kormalsano aŭ
kordifekto, plej ofte pro
korventrikla taĥikardio (tro alta frekvenco de korbatoj)
[2].
- 2.
- (evitinde)
ofto
frekvenc-morfemaro de parolata Esperanto
[3].
Rim.:
La PIV-oj konfuzas frekvencon kun la ofto, kvankam temas pri
tute malsamaj aferoj havantaj malsamajn dimesiojn: la
frekvenco1 estas mezurata en
s-1 (ekz-e hercoj), la ofto estas
sendimensia kvociento (ekz-e procentoj aŭ onoj de 1).
[Sergio Pokrovskij]
alta frekvenco



-
Frekvenco de relative ofta oscilado.
fontoj
1.
Gianfranco Cazzaro: Nia cerbo „musos“, ĉu?, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 14a2.
Jomo Ipfelkofer: Esploroj kortuŝaj, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 12a3.
Boris Kolker: Pensoj pri la esperantista popolo (Zlatko
Tišljar, Esperanto vivos malgraŭ la
esperantistoj), Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 19a
[^Revo]
[frekve.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2009/06/29 18:05:34 ]