tradukoj: be bg de en es fa fr hu id nl pl pt ru sv vo

*fulm/o

*fulmo

1.
MET Atmosfera fenomeno konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj aŭ nuboj kaj tero, akompanata de branĉiĝanta, rapide pasanta, fajra kanalo: altan arbon batas la fulmo (ju pli elstara, des pli en danĝero)[1]; ekbrilis sur la ĉielo grandaj zigzagaj fulmoj; (figure) liaj okuloj ĵetis fulmojnB; en la daŭro de fulmo (tre mallonge); kun fulma rapideco.
2.
(figure) Subita kaj maldaŭra ekbrilo: ekfulmoj de genio, de saĝo.
3.
(figure) Timinda puno.

fulmiTEZ

(ntr)
1.
MET Ekbrili, p.p. fulmo: ekfulmas; aspektis kvazaŭ la tuta mondo staris en flamoj, tiel forte fulmisZ.
2.
(figure) Brili kiel fulmo: fulmas lancoj [2]; fulma (bolanta) knabegoZ; fulmanta rigardo; en la pupiloj fulmetadis brilojZ; sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta ridetoZ.

fulmobati, fulmofrapi

(tr)
MET
Trafi per fulmo.

fulmotondroTEZ

MET
Nedaŭra pluvego kun fulmoj kaj tondroj: kiu semas venton, rikoltos fulmotondron[3]. VD:uragano, ŝtormo.

tradukoj

anglaj

~o: lightning.

belorusaj

~o: маланка; ~i: бліснуць; ~obati, ~ofrapi: біць маланкай; ~otondro: навальніца.

bulgaraj

~o: гръм, мълния; ~otondro: буря.

francaj

~o: foudre, éclair; ~i 1.: y avoir des éclairs; ~i 2.: jeter des éclairs, fulgurer; ~obati, ~ofrapi: foudroyer; ~otondro: orage. ~anta: foudroyant, fulgurant.

germanaj

~o: Blitz; ~i: blitzen; ~otondro: Gewitter.

hispanaj

~o: rayo, relámpago; ~i: relampaguear; ~otondro: tormenta eléctrica.

hungaraj

~o: villám; ~i: villámlik; ~obati, ~ofrapi: villám sújtja; ~otondro: zivatar, égiháború. kun ~a rapideco: villámgyorsan; ~anta: villámló.

indoneziaj

~o 1.: kilat.

nederlandaj

~o: bliksem; ~i: bliksemen; ~obati, ~ofrapi: neerbliksemen, doodbliksemen; ~otondro: onweer. kun ~a rapideco: bliksemsnel; ~anta: bliksemend.

persaj

~o: برق، آذرخش; ~i 1.: آذرخش زدن; ~i 2.: درخشیدن; ~obati, ~ofrapi: صاعقه زدن، برق زدن; ~otondro: توفان تندری.

polaj

~o 1.: błyskawica, piorun, grom; ~o 2.: błyskawica; ~o 3.: grom; ~i: błyskać; ~obati, ~ofrapi: trafiać (o piorunie, błyskawicy), uderzać (o piorunie, błyskawicy); ~otondro: burza z piorunami. kun ~a rapideco: błyskawicznie.

portugalaj

~o 1.: relâmpago, raio, corisco, faísca; ~o 2.: relâmpago, raio, corisco, faísca.

rusaj

~o: молния; ~i: сверкнуть; ~obati, ~ofrapi: поразить молнией; ~otondro: гроза.

svedaj

~o 1.: blixt; ~o 2.: blixt; ~i: blixtra; ~otondro: åska.

volapukaj

~o 1.: lelit.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:3
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Pli bone trovi ekz kun ~o anstataux ek~o. [MB]
    

[^Revo] [fulm.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2011/12/06 23:10:11 ]