tradukoj: be de en es fr he hu nl pt ru sv tr

1gimnastik/o [1]

gimnastiko

SPO Arto pri ekzercado de la korpo per taŭgaj movoj por ĝin plifortigi kaj lertigi: instrui gimnastikon; gimnastikaj ludoj, ekzercoj.

gimnastiki

(ntr)
Fari gimnastikajn ekzercojn: kiam ili forte penadas aŭ gimnastikas, tutkorpe ili ŝvitas [2].

gimnastikejo

SPO Sportejo por gimnastikaj ekzercoj, ordinare halo kun tiucelaj ekipaĵoj: „kio ŝajnas al vi plej mokinda?“ mi demandis. „Sendube ke la virinoj luktos nudaj kun la viroj ... ankaŭ la maljunulinoj, tute ne belaspektaj, same kiel la oldaj faltiĝintaj viroj en la gimnastikejoj [3].

gimnastikilo

SPO Aĵo aŭ aparato uzata por gimnastikaj ekzercoj: unu el plej bonaj gimnastikiloj, kiuj tenas homon en la bona korpa kondiĉo estas hundo. Havante ĝin oni vole nevole devas kelkfoje ĉiutage promeni [4].

gimnastikisto

SPO Profesiulo aŭ spertulo pri gimnastiko. VD:akrobato, atleto

tradukoj

anglaj

~o: gymnastics, exercise; ~i: do gymnastics, exercise; ~ejo: gym; ~isto: gymnast.

belorusaj

~o: гімнастыка; ~i: займацца гімнастыкай; ~isto: гімнаст.

francaj

~o: culture physique, gymnastique; ~i: faire de la gymnastique; ~ejo: gymnase; ~ilo: matériel de gymnastique; ~isto: gymnaste.

germanaj

~o: Gymnastik, Turnen, Leibesübungen; ~i: turnen; ~ejo: Turnhalle; ~isto: Turner.

hebreaj

~o: התעמלות; ~i: להתעמל; ~isto: מתעמל.

hispanaj

~o: gimnasia; ~i: hacer gimnasia; ~isto: gimnasta.

hungaraj

~o: torna, testnevelés, gimnasztika; ~i: tornászik; ~isto: tornász.

nederlandaj

~o: gymnastiek; ~i: turnen; ~isto: gymnast, turner.

portugalaj

~o: ginástica; ~i: fazer ginástica; ~isto: ginasta.

rusaj

~o: гимнастика; ~i: заниматься гимнастикой; ~isto: гимнаст.

svedaj

~o: gymnastik; ~i: gymnastisera; ~isto: gymnast.

turkaj

~o: beden eğitimi, jimnastik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj, 2005
3. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
4. Aleksandra: Noktolibro, 2007-09-28

[^Revo] [gimnas1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2009/08/24 16:31:50 ]