tradukoj: be bg de en fa fr hu nl pt ru sv tr

gist/o

gisto

1.
KUI Substanco entenanta gistofungojn, ofte en formo de pulvoro, pasto aŭ briketo, uzata por malkompaktigi paston en bakado aŭ por fermentigi bieron aŭ brandon: la farunon ŝutu en pelvon, premu en la mezo kavaĵon, tien metu la pecigitan giston [1].
2.
BAK Ajna el diversaj unuĉelaj fungospecoj kiuj plejparte reproduktiĝas nesekse per burĝonado aŭ divido: nuntempe multaj sake-farejoj uzas sake-gistojn vendatajn por sake-farado, sed ankoraŭ ekzistas malmultaj, kiuj faras „Moto“n utiligante naturan giston ekzistantan en la aero [2].

biergisto

BAK Gisto de la speco kiun oni trovas en bierfeĉo, uzata en fermentaĵoj por pan- kaj bier-farado.

tradukoj

anglaj

~o: yeast.

belorusaj

~o: дрожджы; bier~o: піўныя дрожджы.

bulgaraj

~o: мая.

francaj

~o: levure; bier~o: levure de bière.

germanaj

~o: Hefe; bier~o: Bierhefe.

hungaraj

~o: élesztő; bier~o: sörélesztő.

nederlandaj

~o: gist; bier~o: biergist.

persaj

~o: مخمّر; bier~o: مخمّر آبجو.

portugalaj

~o: fermento; bier~o: levedura de cerveja.

rusaj

~o: дрожжи; bier~o: пивные дрожжи.

svedaj

~o: jäst.

turkaj

~o: maya mantarı.

fontoj

1. Germana Potkuko
2. Sake-farejo, Izumibashi

[^Revo] [gist.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2009/08/27 16:31:41 ]