tradukoj: be de en fr nl pl pt ru sv tr

*grat/i

*grati

(tr)
Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto: grati per ungo la haŭton, kiam ĝi jukas; ĉevalo gratas la teron per sia hufo; hundo gratas ĉe l' pordo; la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn Z; grati (ludi gratante) mandolinon, gitaron; en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj[1]; inter la dornoj li ricevis kelkajn fortajn gratojnZ (gratvundojn). VD:skrapi.

gratvundi

Vundi gratante: gratvundi al iu la vizaĝon; gratvundo.

tradukoj

anglaj

~i: scratch.

belorusaj

~i: чухаць, драпаць, скрабаць, скрэбці; ~vundi: падрапаць (параніць) .

francaj

~i: gratter, racler; ~vundi: griffer, égratigner, érafler. ~vundo: griffure, égratignure, éraflure .

germanaj

~i: kratzen.

nederlandaj

~i: krassen; ~vundi: schrammen. ~vundo: schram.

polaj

~i: drapać, śrupać (pot.); ~vundi: podrapać, zadrapać.

portugalaj

~i: coçar, raspar; ~vundi: escoriar.

rusaj

~i: чесать, скрести, царапать; ~vundi: поцарапать .

svedaj

~i: riva (med något vasst), klösa; ~vundi: klösa.

turkaj

~i: kazımak, kaşımak, yavaşça(kapı) çalmak; ~vundi: pençelemek, tırmalamak. ~vundo: tırmık, pençe vuruşu.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [grat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/09/01 04:53:31 ]