tradukoj: be bg de el en es fi fr he hu it nl pl pt ru sv tp vo zh

*ĝi

ĝi

Pronomo de la tria persono en singularo, por montri aĵon aŭ estulon, kies sekson oni ne bezonas precizigi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [1]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [2]; ĉu ĝi estas vi? jes, ĝi estas mi; ĉu ĝi estas ebla, ke...

Rim.: Zamenhof konsilas uzi la vorton ĝi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon, same kiel li anstataŭas personon, sed ne uzi tiun ĉi pronomon ĉe senpersonaj kaj senobjektaj esprimoj kiel pluvas; hodiaŭ estas varme; estas eble ke; tio estas ebla. Kelkfoje Z uzas ĝi anstataŭ tio: mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvoZ; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la EternuloZ.

ĝia

Apartenanta al ĝi: domo kaj ĝiaj dependaĵoj. VD:ties.

tradukoj

anglaj

~: it; ~a: its.

belorusaj

~: яно; ~a: яго.

bulgaraj

~: то.

ĉinaj

~: 它 [tā]; ~a: 它的 [tāde].

finnaj

~: se; ~a: sen.

francaj

~: il, elle; ~a: son.

germanaj

~: es; ~a: sein .

grekaj

~: αυτό, εκείνο; ~a: του.

hebreaj

~: זו, זה, היא, הוא; ~a: של זו, של זה, שלה, שלו.

hispanaj

~: ello.

hungaraj

~: ő, az; ~a: övé, azé.

italaj

~: esso, essa; ~a: suo.

nederlandaj

~: het.

polaj

~: on, ona, ono, to; ~a: jego, jej, tego.

portugalaj

~: ele, ela; ~a: seu, sua.

rusaj

~: оно; ~a: его.

svedaj

~: den, det; ~a: dess.

tokiponaj

~: ona; ~a: ona.

volapukaj

~: on; ~a: onik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16

[^Revo] [gxi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/03/22 17:30:25 ]