tradukoj: be de hu nl pl ru

*ties

*ties

Nevariebla pronomo montranta posedon, apartenon kaj signifanta „de tiu, de tio, de tiuj“: kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolasZ; mi neniam sekvis ties konsilon; ties opinio ne multe valoras; la kuracisto kliniĝis antaŭ la fremdulo kaj laŭ ties deziro ekzamenis la malsanan virinon; oni tre ŝatas lin pro ties lerteco; tio estas la volo ties, kiu nin sendis; kies monon mi prunteprenas, ties ŝuldanto mi estas; la regiono de la urbo kaj de ties ĉirkaŭaĵo estas tre varia; unu nacio taksas kaj prijuĝas la alian laŭ ties literaturo; mi vidis la fondinton de la esperanta framasona loĝio kaj ties prezidanton kviete parolanta kun katolika pastro; la reĝo kunvokis ĉiujn siajn vasalojn kun ties subuloj; oni preparis loĝejojn por la delegitoj kaj ties parencoj; li pendigis niajn fratojn en ties propra urbo. SIN:kies 3.

tradukoj

belorusaj

~: таго (чый?), яго (чый?), ягоны, яе (чый?), ейны, іх (чый?), іхні.

germanaj

~: dessen, deren, deren.

hungaraj

~: ennek a, annak a, ezé, azé.

nederlandaj

~: diens, zijn, haar, hun.

polaj

~: jego {l.poj. 3 os. r.m.}, jej {l.poj. 3 os. r.ż.}, ich {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}, tego {l.poj. 3 os. r.m.}, tej {l.poj. 3 os. r.ż.}, tamtego {l.poj. 3 os. r.m.}, tamtej {l.poj. 3 os. r.ż.}, owego {l.poj. 3 os. r.m.}, owej {l.poj. 3 os. r.ż.}, owych {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}, tej osoby {l.poj. 3 os. r.m.+ż.}, tamtej osoby {l.poj. 3 os. r.m.+ż.}, tamtych osób {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}.

rusaj

~: того (ответ на вопрос "чей?"), принадлежащий тому, его ("чей?"), её ("чей?"), их ("чей?").

[^Revo] [ties.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2008/12/19 17:30:39 ]