tradukoj:
be de en hu it pt ru
Ĝoĉi/o
Ĝoĉio

-
Ĉingisido
(m. proks. 1227), la plej aĝa filo de
Ĉingisĥano;
militestro partopreninta en la konkero de Ĉinio kaj Meza
Azio; ekde 1227, la ĥano de la
Ĝoĉia apanaĝo.
Ĝoĉia apanaĝo

-
La nordokcidenta parto de la mongola imperio,
„la Blanka hordo“, kiu iĝis apanaĝo de
Ĝoĉio.
Rim.:
Poste la Ĝoĉia apanaĝo estis dispartigata kaj diversaj
partoj diversepoke ricevis la nomojn Blanka, Blua, Ora
hordoj; tamen la fontoj kaj la historiistoj malakordas, kiu
parto retenis la nomepiteton „Blanka“, kaj kiu iĝis
„Blua“.
[^Revo]
[gxocxi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.6 2009/03/28 17:30:37 ]