tradukoj:
be br ca de el en es fr hu it nl pl pt ru sv
*hero/o
*heroo
-
Malordinara, eminenta, admirinda persono.
- a)
-
Homo nobla pro sia rango, kuraĝo aŭ talento:
ne estas heroo por sia servisto;
ministoj estas ofte nekonataj, humilaj herooj;
tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo
[1];
la herooj de la scienco;
heroa konduto.
- b)
-
Ĉefrolulo en historio, aventuro, rakonto aŭ
teatraĵo:
la ĉefa heroo de la romano ... ankaŭ
estas „Arturo“
[2];
la heroo de „la Revizoro“ estas nur fripono.
- c)
-
Duondio, filo de dio kaj homino aŭ de homo kaj diino:
Heraklo estis heroo.
heroaĵo
-
Ago inda de heroo:
heroaĵoj ... de la nacia heroo kaj duondio
Gilgameŝ
[3].
*heroeco
-
Virto de heroo, precipe granda kuraĝo:
lia heroeco tre plaĉis al mi
[4].
*heroino
-
Ina heroo:
orhara heroino de nordaj legendoj
[5].
superheroo
-
Homo kun kvazaŭ magiaj forto kaj kapabloj,
bildstria figuro vastiĝinta al animacio, kino...:
Superman posedas ĉiujn tipajn ecojn de superheroo: 1.
superhomajn kapablojn, 2. haŭtstriktan koloran trikotaĵon,
kaj 3. kaŝitan duoblan vivon
[6].
tradukoj
anglaj
~o:
hero;
~aĵo:
act of heroism, heroic deed;
~eco:
heroism;
~ino:
heroine.
belorusaj
~o:
герой;
~aĵo:
подзьвіг,
гераічны
ўчынак
;
~eco:
гераізм.
bretonaj
~o:
haroz;
~aĵo:
kur, taol-kaer;
~eco:
harozegezh, kadarnded.
~a:
harozel.
francaj
~o:
héros, demi-dieu, personnage principal, protagoniste;
~aĵo:
acte héroïque;
~eco:
héroïsme;
~ino:
héroïne
(héros féminin);
super~o:
superhéros.
~a:
héroïque.
germanaj
~o:
Held;
~aĵo:
Heldentat;
~eco:
Heldentum;
~ino:
Heldin.
grekaj
~o:
ήρωας.
hispanaj
~o:
héroe;
~aĵo:
heroicidad;
~eco:
heroicidad.
hungaraj
~o c:
hérosz;
~o:
hős;
~aĵo:
hőstett;
~eco:
hősiesség, herozimus;
~ino:
hősnő.
~a:
hősies, heroikus.
italaj
~o:
eroe;
~aĵo:
atto eroico, impresa (prodezza);
~eco:
eroismo, eroicità;
~ino:
eroina (eroe femminile).
katalunaj
~o a:
prohom, pròcer;
~o b:
protagonista, estrella;
~o c:
semidéu;
~o:
heroi;
~aĵo:
heroïcitat;
~eco:
heroisme;
~ino:
heroïna;
super~o:
superhome.
~a:
heroic.
nederlandaj
~o a:
held;
~o b:
held;
~o c:
halfgod;
~aĵo:
heldendaad;
~eco:
heldhaftigheid;
~ino:
heldin;
super~o:
superman.
~a:
heldhaftig.
polaj
~o c:
heros, półbóg;
~o:
bohater;
~aĵo:
czyn bohaterski;
~eco:
heroizm, bohaterstwo;
~ino:
bohaterka.
portugalaj
~o:
herói;
~aĵo:
heroísmo;
~eco:
heroísmo.
rusaj
~o:
герой;
~aĵo:
подвиг,
героический
поступок
;
~eco:
героизм.
svedaj
~o:
hjälte;
~eco:
hjältemod.
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko2.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, 23.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a, Babel4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 355.
V. Varankin: Metropoliteno6.
M. Weichert:
Cent jaroj Yellow Kid..., Literatura Foiro, 1996-11 ĝis 12
[^Revo]
[hero.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.31 2011/12/03 18:10:17 ]