tradukoj: be fa it pl ru

ĥalat/o

ĥalato

TEKS Longa vesto en formo de kaftano el maldika (ekz-e silka) aŭ maldensa ŝtofo, uzata kiel hejma negliĝo, kiel vesto por pacientoj de malsanulejo aŭ kiel labora supervesto de la kuracistoj, kuiristoj ktp: mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur la laboristojn en blankegaj ĥalatoj [1]; Nikolaj Borisoviĉ similis kuiriston: ronda, en blanka ĥalato kaj blanka ĉapeto, kovranta brilantan kalvaĵon [2]; butontruoj de ŝia ĥalato streciĝis malkovrante subitajn fragmentojn de elasta virina korpo [3].
SIN:kitelo2SUB:kimono, noktosurtuto

tradukoj

belorusaj

~o: халат.

italaj

~o: vestaglia, camice.

persaj

~o: خلعت.

polaj

~o: chałat.

rusaj

~o: халат.

fontoj

1. V. Varankin: Metropoliteno
2. G. Altov tr. J. Finkel: Angulo de atako
3. Rinocera tamburo

[^Revo] [hxalat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2009/06/23 16:31:16 ]