tradukoj:
de en fa fr hu nl ru
*kitel/o
*kitelo
- 1.
-
Vasta manikhava vesto el vulgara ŝtofo, kovranta de ŝultro
ĝis genuoj; longa bluzo:
oni vestis ŝin (la forbruligotan sorĉistinon)
per kitelo el maldelikata saktolo
[1];
vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al
vi en mia malpura kitelo!
[2];
kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al
si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron
[3];
Bartos Antonin, fervojista pensiulo, postulas la kompenson
por la neniigita mortkitelo
[4].
- 2.
-
Ĥalato:
sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka
kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu
la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane
[5].
Rim.:
Nur la senco kitelo1 estas fundamenta.
trudkitelo
- 1.
-
Kitelo kun longaj manikoj, uzata por senmovigi
psikiatrajn pacientojn aŭ danĝerajn personojn:
li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita al la feraj
rungoj de sia lito
[6]
- 2.
- (figure)
Io kio bremsas la disvolviĝon:
Flandra ŝtato devas reakiri sian suverenecon per retiriĝo el
trudkitelo de monda kapitalismo
[7]
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino3.
La Nova Testamento, S. Johano 21:74.
Karel ĈAPEK, tr. Josef CHVOSTA: Jura kazo, Nica Literatura Revuo, 3:65.
Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)6.
La Ondo de Esperanto, 2006:127.
Meervoud, maldekstra suverenista
cerbumkomitato
[^Revo]
[kitel.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/10/29 17:30:55 ]