tradukoj: bg de fr nl pt

-i/ [1]

(sufikso)
Sufikso formanta nomon de lando aŭ regiono laŭ ĝia apartaĵo, kia povas esti, inter aliaj:
a)
ĉefurbo: Romo ― Romio, Babilono ― Babilonio;
Rim.: Tiun uzon rekomendis Zamenhof mem: Tiel same ni neniam devas diri „Meksikujo“ ni devus diri „Meksiko“, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ (kiel Alĝero―Alĝerio, Tuniso―Tunisio ktp) [2].
b)
rivero: Senegalo ― Senegalio, Niĝero ― Niĝerio, Danubo ― Danubio;
c)
monto aŭ montaro: Balkano ― Balkanio, Kaŭkazo ― Kaŭkazio, Kameruno ― Kamerunio;
d)
politika sistemo: soveto ― Sovetio;
e)
iama aŭ nuna enloĝa etno: brito ― Britio, belgo ― Belgio, egipto ― Egiptio, ĉeĥo ― Ĉeĥio.
Rim.: Por la okazoj de deetna landonomado la Fundamento uzas la sufikson -uj/. Multaj esperantistoj plu preferas tiun fundamentan uzmanieron, kvankam en la gazetaro pli oftas la i-formoj (parte sekve de la redakcia politiko, ĉar en la buŝa komunikado kaj en la Interreto la uj-formoj estas konsiderinde pli oftaj, ol surpapere, kvankam ankaŭ buŝe la i-formoj pli oftas). La Akademio nek aprobas, nek malaprobas la deetnajn landonomojn, nuliginte sian pli fruan malaprobon.
f)
alia apartaĵo: Nordo ― Nordio; Saudo (dinastia virnomo) ― Saudio; Kolumbo ― Kolumbio.

Rim.: El la difino evidentas, ke la sufikso -i/ funkcias simile al sufikseca -land: Danujo = Danio = Danlando. Tamen ne ĉiam tiuj vorteroj estas interŝanĝeblaj: -uj/ aplikiĝas nur al hom- aŭ lingvoindikaj radikaloj; la ĉefubo de Niĝerio estas Abuĝo, la ĉefurbo de Niĝerlando estas Niameo.

tradukoj

bulgaraj

-i/ : -ия (суфикс).

francaj

-i/ : -ie (suffixe de pays), -istan (suffixe de pays).

germanaj

-i/ : -ien (Suffix für Land), -ei (Suffix für Land), -en (Suffix für Land).

nederlandaj

-i/ : -ië (landsuffix).

portugalaj

-i/ : -ia (suf. de país).

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

[^Revo] [i.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/08/26 16:30:52 ]