tradukoj: de en es fi fr hu nl pt ru

* -uj/ [1]

I.
Sufikso signifanta:
1.
Objekton, kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko: sukerujo (vazo en kiu oni metas sukerpecojn); cigarujo (skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn); piprujo, salujo, supujo, tenujoZ, trinkujoZ, lavujoZ, pistujoZ, konservujoZ, paperujo, monujo, abelujo; la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneronZ. VD:ejo, ingo
2.
Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn montritajn per la radiko: pirujo, pomujo; ne ĉia fruktujo estas arboZ
Rim.: Kiel oni vidas per tiu lasta ekzemplo, povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 kaj 2 de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
3.
Lando, landaro aŭ regiono, nomita laŭ ĝiaj homoj:
a)
Laŭ la kerna etno kaj ties lingvo (nomoj propraj): Francujo, Germanujo, Kurdujo; Arabujo, Helenujo, Slavujo, Tjurkujo, Anglalingvujo; ne ĉiu rusujano estas rusoZ.
b)
Laŭ ideologio: Esperantujo, Islamujo, Kristanujo, Paganujo.
c)
Speco de politika aŭ administra teritoria unuo laŭ la rango de ties estro (komunaj vortoj): emirujo, episkopujo, grafujo, prefektujo, princujo.
Rim. 1: Kontraste al episkopujo aŭ prefektujo, la episkopejo aŭ prefektejo indikas la oficejojn de resp. episkopo aŭ prefekto (kaj metafore, la estraron tie funkciantan).
Rim. 2: Tiusencaj uj-vortoj estas komunaj substantivoj, ne propraj nomoj. Por fari propran nomon omaĝe al iu persono oni uzas la neoficialan sufikson -i/: Kolumbio, Saudio ktp.
d)
Laŭ deveno: patrujo.

Rim. 1: Oni nepre evitu la uzon de tiu sufikso post nomoj finiĝantaj per „lando“.
Rim. 2: La deetna sufikso uj estas uzata nur por la landoj de la „antikve civilizita mondo“, t.e. de Eŭropo (krom: Irlando, Islando, Finnlando, Holando, Frislando, Nederlando) kaj Azio. Tial apud EgiptoB (lando de egiptanoj) oni trovas ankaŭ la formon EgiptujoZ (lando de egiptoj).
II.
Vortero, kun signifo 1 de la sufikso.

ujo

Vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn.

enujigi

Meti en ujon.

tradukoj

anglaj

~o: container.

finnaj

-uj/ 1.: astia (sananjohdin), säilytyspaikka (sananjohdin); -uj/ 2.: -puu (hedelmä-), -pensas (marja-); -uj/ 3.: maa (maan tai alueen nimen johdin), -kunta (hallintoalueen nimen johdin); ~o: astia, säiliö, kotelo, kansio; en~igi: panna astiaan (laatikkoon, kansioon...).

francaj

-uj/ 1.: -ier, -ière; ~o: contenant (subst.), enveloppe (contenant); en~igi: ranger (mettre dans un contenant).

germanaj

-uj/ 1.: Behälter, Gefäß; -uj/ 2.: Baum, Strauch, Busch; -uj/ 3.: Land, Staat.

hispanaj

~o: contenedor.

hungaraj

-uj/ 1.: tartály, edény; -uj/ 2.: fa, bokor, cserje; -uj/ 3.: ország; en~igi: betölt (tartályba), betesz (tartályba).

nederlandaj

~o: doos, zak, pot; en~igi: verpakken.

portugalaj

~o: recipiente.

rusaj

~o: вместилище.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [uj.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2007/07/03 16:30:22 ]