tradukoj: be de fr hu nl pl pt ru

Id/o [1]

Ido

LIN Lingvo internacia kreita de la francoj Louis de Beaufront (1855 – 1935) kaj Louis Couturat (1868 – 1914) en 1907 kiel reformo de Esperanto: Tolkien aliloke skribis ĉi tiujn vortojn: „Volapuko, Esperanto, Ido, Novial, ktp, estas mortintaj...[2]. VD:delegacio

idisto

Persono, kiu scias kaj uzas Idon: la idistoj nun okazigas sian internacian kongreson [3].

tradukoj

belorusaj

~o: іда; i~isto: ідыст.

francaj

~o: Ido; i~isto: idiste (subst.).

germanaj

~o: Ido; i~isto: Idist.

hungaraj

~o: ido; i~isto: idista.

nederlandaj

~o: Ido; i~isto: Idist.

polaj

~o: ido; i~isto: idista, idysta.

portugalaj

~o: ido (língua derivada do esperanto); i~isto: idista.

rusaj

~o: идо; i~isto: идист.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, jaro 2002a, numero 9a, p. 17a
3. Klivo: Idistoj kongresumas, soc.culture.esperanto, 2001-06-18

[^Revo] [id1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/03/05 17:30:48 ]