tradukoj:
be ca de en es fr hu it pl pt ru sv
*Esperant/o [1]
Esperanto
- 1.
-
Lingvo internacia kreita de Zamenhofo
en 1887:
en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la
estontan lingvon de la tuta mondo
[2].
- 2.
-
(Propre „doktoro Esperanto“.)
Plumnomo sub kiu Zamenhofo
publikigis sian lingvoprojekton kaj kiu iĝis nomo de la
lingvo mem.
esperantido
-
Planlingvo
kreita post Esperanto kaj grandparte ĝin imitanta:
antaŭtagmeze okazis mia prelego pri esperantidoj
[3].
esperantismoZ
- 1.
-
Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
neŭtrale homaZ.
- 2.
-
Dirmaniero speciala al Esperanto:
tiu formo jam de tre longe uzata
fariĝis esperantismoZ.
esperantisto
-
Persono, kiu scias kaj uzas Esperanton.
esperantistecoZ
-
Scio kaj uzado de Esperanto.
EsperantujoZ
-
La ideala lando de esperantistoj,
la esperantista mondo:
ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo
(la urbo de la vica Universala Kongreso),
por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma
[4];
kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun
cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj
da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj
miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj
gazetoj kaj libroj
[5].
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 223.
C. J. Günkel:
GIL 2000, esp-novo, 2000-11-194.
L. L. Zamenhof: Paroloj, , antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Cambridge, 19075.
La Ondo de Esperanto, , Esperanto en 2000, 2001:1
[^Revo]
[espera.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2010/04/30 12:25:45 ]