tradukoj: cs de en fr hu nl pt ru

* -ind

I.
Sufikso esprimanta, ke io aŭ iu prezentas sufiĉajn kondiĉojn, por ke oni direktu al ĝi aŭ al li la agon esprimatan de la radiko; ĝi ordinare estas aldonata al radiko de transitivaj verboj:
kredinda (meritanta esti kredata) aserto; laŭdinda ofero; puninda kulpo; leginda libro; ridinda diplomato; mirinda (meritanta, ke oni miru pro ĝi) okazo; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [1]; timindaĵoZ; kriindaĵoZ; kredindeco de atestanto, de rakonto; lia ridindeco superas ĉian imagon..
Rim.: Kvankam ind per si mem ne esprimas ideon de devigo, tamen ĝi prezentas ofte en sia pasiva senco nuancon tute proksiman kaj kelkfoje egalvaloran je tiu ideo. Efektive nepardoninda kulpo estas kulpo, kiu ne meritas pardonon, kaj sekve, kiu ne devas esti pardonata. Ekz.: malsano kaŝinda por la mondoZ (kiun oni devas kaŝi); konstrui sur diletantecon sian fizikan ekzistadon estas nefareble kaj nefarindeZ (ne povas kaj ne devas esti farata); Eneo estas konsiderinda kiel la plej pura modelo de l' vera Romano, ktp. Same ankaŭ la participa finaĵo ot prezentas ofte sencon de devigo analogan al tiu de la sufikso ind, ĉar la ideo de estonteco konfuziĝas en multaj okazoj kun tiu de devigo.. En tiaj okazoj oni povas indiferente uzi otind: jen estas la sola metodo sekvota aŭ sekvinda; por plenumi tiel noblan taskon ne estas uzotaj aŭ uzindaj dungatoj; mi tion ne povas fari sen ofero de utilega tempo konservinda aŭ konservota por resanigeblaj soldatoj. Kelkaj uzas la neoficialan sufikson end, kiu havas nur la sencon de devigo: restas ankoraŭ multo farenda antaŭ ol ni triumfos.
II.
Vortero memstare uzata, proksimume samsignifa:

inda

1.
Meritanta ion: inda je kredo, puno, pri laŭdo, por rekompenco; la okazo estas inda je detala priskribo; ne estas inde perdi tempon por tioZ.
2.
Sammerita, samvalora kiel: filo inda je sia patroZ; mi fariĝis inda vinZ.
3.
Meritoplena, honorinda: inda ĉefo, karaktero, sintenado. SIN:digna

indi

(tr)
Meriti: la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni [2]; por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj [3]; ne indas zorgi pri tio [4].

indeco, indo

Eco de tio aŭ tiu, kiu meritas esti trafita de la ago esprimata de la radiko:
1.
Merito: grajno da malbono por la okul' de l' mondo ofte kovras la indon de plej bona homoZ.
2.
Respekto, kiun oni konscias meriti per sia konduto; digno: ne respektante nian indonZ; punindan krimon vi lasis sen konvena puno, kian postulis via indoZ; preni indecan mienonZ.
3.
Valoro: mia vivo ne havas por mi indonZ; la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino [5].

indigi

Igi inda: lia pento indigis lin je pardono.

malinda

1.
Ne meritanta ion: li estas vere malinda je rekompenco.
2.
Ne digna: malinda viro, konduto, ago.

senindulo

Homo sen valoro kaj merito.

tradukoj

anglaj

~i: deserving.

ĉeĥaj

~i: být hoden.

francaj

~a: digne (de), passible (de), méritant; ~i: être digne (de), être passible (de), mériter, valoir la peine; ~eco, : dignité, mérite, valeur; ~igi: rendre digne (de); mal~a: indigne, indigne (de). kred~a: crédible; laŭd~a: louable; pun~a: punissable, répréhensible; rid~a: risible; mir~a: étonnant; memor~a: mémorable; kred~eco: crédibilité; nepardon~a: impardonnable.

germanaj

~a: wert, würdig, lohnen; mal~a: unwert, unwürdig; sen~ulo: Nichtwürdiger.

hungaraj

-ind : -endő (vmire méltó), -andő (vmire méltó); ~a: méltó, érdemes; ~i: méltó, érdemes; ~eco, 1.: érdemesség, kiérdemeltség; ~eco, 2.: méltóság; ~eco, 3.: érdem, érték; ~igi: méltóvá tesz, érdemessé tesz; mal~a 1.: érdemtelen; mal~a 2.: méltatlan; sen~ulo: semmirekellő, semmiházi. kred~a: hihető, hitelt érdemlő; laŭd~a: dicsérendő; pun~a: büntetendő; leg~a: olvasmányos; mir~a: csodálatos; memor~a: emlékezetes; kred~eco: hihetőség, szavahihetőség; nepardon~a: megbocsáthatatlan.

nederlandaj

~a 1.: waard; ~a 2.: waardig; ~a 3.: waardig; ~i: waard zijn; ~eco, 1.: waarde; ~eco, 2.: waardigheid; ~eco, 3.: waarde; mal~a: onwaardig; sen~ulo: onwaardige. laŭd~a: lovenswaardig; pun~a: strafbaar; leg~a: lezenswaardig; rid~a: belachelijk; mir~a: wonderbaarlijk; memor~a: gedenkwaardig.

portugalaj

~a: digno (adj.); ~i: ser digno de; ~eco, : dignidade; ~igi: dignificar; mal~a: indigno (adj.); sen~ulo: indigno (pessoa).

rusaj

~a 1.: достойный, заслуживающий; ~a 2.: достойный, стоящий; ~a 3.: достойный; ~i: стоить, заслуживать; ~eco, : достоинство; ~igi: сделать достойным; mal~a 1.: недостойный, незаслуживающий; mal~a 2.: недостойный; sen~ulo: недостойный человек. kred~a: достоверный; laŭd~a: похвальный; pun~a: достойный наказания; rid~a: смешной; mir~a: удивительный; memor~a: памятный, достопамятный; kred~eco: достоверность; nepardon~a: непростительный; konsider~a: заслуживающий внимания.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
2. La Nova Testamento, Al la Romanoj 8:18
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23

[^Revo] [ind.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2010/08/08 16:30:17 ]