Respekto, ŝuldata al io (pro ties valoro), iu (pro ties
konduto aŭ pozicio) aŭ si mem:
atenco kontraŭ la digno de la homa persono;
inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton
de sia potenco kaj digno
[1];
ni trovos al vi situacion indan je via digno;
mia digno (memrespekto) devigis min forlasi la
prezidantan postenon.
2.
Sindetenema konduto de iu konscia pri la respekto, kiun li
meritas:
la sinjoroj degnis danci kun la kampulinoj, sed la sinjorinoj
gardis
sian dignon
[2];
eksplodo de virina fiereco kaj de homa dignoZ;
kun dignoplena teniĝoZ(digna
2).
Meritanta respekton:
digna socia pozicioZ;
nia vojo ĉiam devas esti digna kaj rektaZ.
2.
Konscia, ke oni meritas respekton; kondutanta tiel, ke la
aliaj homoj sentas tian konscion; dignoplena:
[la policano] estas alta viro, kiu sin tenas tre
digne
[3].
3.
(evitinde) Inda, kapabla, meritanta:
rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de
via sinjoro
[4];
li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la
... sanktejon
[5];
kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna
reĝi super Izrael?
[6].
digneco
Eco de io aŭ iu digna:
ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie,
la digneco de homa persono estas respektata?
[7].
memdigno
Respekto, kiun oni ŝuldas al si mem:
estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno,
kontraŭ mia memvaloro (klopodo malaltigi miajn
sentojn pri la propra valoro)[8].