tradukoj:
be de en es fr hu nl pt ru
1invalid/o
invalido
-
Homo daŭre ne kapabla plenumi sian profesian aŭ ian ajn
laboron (servon, oficon) pro kripleco, sekve de malsano aŭ
denaska difekto:
invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l' oficiroj postulis pension
[1];
krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de
invalidoj
[2];
ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo
[3];
la tombo de Napoleono en la pariza
Domo de la Invalidoj;
internaj dokumentoj de la Administracio por Veteranaj Aferoj
taksas, ke la kosto pro militistaj invalidoj post 25 jaroj kreskos
de nunaj 29 miliardoj da dolaroj ĝis 59 miliardoj.
[4].
kriplulo.
Rim.:
Kompare kun la objektive-medicina vorto
kriplulo,
„invalido“ pli ofte implicas socian aspekton (jure
konstatita invalideco kiu eventuale rajtigas onin je pensio
aŭ alia socia helpo).
[Sergio Pokrovskij]
emerito,
pensiulo,
veterano
invalideco
-
Stato de invalido:
asekuro kontraŭ invalideco;
ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la
esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel
psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato
pro mensa invalideco?
[5];
milionoj da homoj vivas nun en pli aŭ malpli konstanta
invalideco aŭ duoninvalideco laŭ la graveco de la malsano
[6].
fontoj
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18a.2.
S. Manzurov: Modesta rezulto, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)3.
S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo4.
Roland THIBAULT: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, Monato, 2008/10, p. 165.
Faraonoj kaj respublikaj ministroj, HeKo 398 5-C, 30 jul 096.
Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj
[^Revo]
[invali.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2011/05/01 12:10:09 ]