tradukoj: be de fr hu nl pt ru

investitur/o Z

investituro

1.
Solena, rita, ceremonia enoficigo: la enhavo de la konstitucia ĉarto, ĵurita de la Doĝo post la investituro sur la altaro de S-ta Marko [1]; ili (historiaj romanoj kaj legendoj) temas pri la Tri Regnoj kaj Investituro de Senmortuloj [2].
2.
HIS Mezepoke, en la okcidente kristana Eŭropo: la ceremonio dum kiu la feŭdestro ricevas la omaĝon de nova vasalo kaj transdonas al li la feŭdon.
3.
HIS Mezepoke, en la okcidente kristana Eŭropo: rajto de la laika potenco partopreni en nomumo de episkopoj.

investituri

1.
Solene, rite, ceremonie enoficigi.
2.
HIS Mezepoke, en la okcidente kristana Eŭropo: instali vasalon per investituro2.

tradukoj

belorusaj

~o 2.: інвэстытура; ~o 3.: інвэстытура.

francaj

~o 2.: investiture; ~o 3.: investiture; ~i: investir, introniser, donner l'investiture (à).

germanaj

~o 2.: Investitur; ~o 3.: Investitur; ~i: einführen.

hungaraj

~o 2.: invesztitúra; ~o 3.: invesztitúra; ~i: beiktat.

nederlandaj

~o 2.: investituur; ~o 3.: investituur; ~i: inhuldigen.

portugalaj

~o 3.: investidura.

rusaj

~o 1.: инаугурация, вступление в должность; ~o 2.: инвеститура, введение во владение; ~o 3.: инвеститура, введение в сан, поставление епископов; ~i 1.: вводить в сан, наделять полномочиями, облекать властью, возлагать обязанности; ~i 2.: вводить во владение, наделять полномочиями, облекать властью.

fontoj

1. Venecio (gvidlibro), Venecio, 1923
2. Henan-opero

[^Revo] [invest1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2005/12/08 17:31:21 ]