tradukoj: de fr hu nl pt

Isel/o

Iselo

GEOG
Rivero, fluanta el Germanujo al Nederlando, kie ĝi fluas en la Iselan Lagon: la Isela Lago [estas] nomita laŭ la rivero Iselo, de kiu ĝi ricevas dolĉan akvon. [1].

Isela Lago

GEOG
Lago en la nordo de Nederlando. Antaŭ 1932 ĝi nomiĝis Suda Maro, kiun oni decidis fermi per granda digo: la lasta granda poldero en la Isela Lago sekiĝis en 1968. [2].

tradukoj

francaj

~o: IJssel, Ijssel; ~a Lago: Lac d'IJssel, Lac d'Ijssel, IJsselmeer.

germanaj

~o: Issel, Ijssel; ~a Lago: IJsselmeer.

hungaraj

~o: Ijssel; ~a Lago: Ijssel-tó.

nederlandaj

~o: IJssel; ~a Lago: IJsselmeer.

portugalaj

~o: Ijsel, Yssel.

fontoj

1. Wouter PILGER: Nederlando kaj la maro
2. Wouter PILGER: Nederlando kaj la maro

[^Revo] [isel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2011/02/17 12:10:59 ]