tradukoj:
af be bg ca cs da de en es eu fa fi fr gl hr hu ia it la nl no oc pl pt ru sv sw tr vo
*german/o
germano
- 1.
-
Ŝtatano de
Germanujo:
la rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo
[1].
- 2.
-
Homo kun germana nacieco:
por germanoj 1945 estis unu el pluraj cezuroj, kapitulaco de la
(tria kaj laŭaserte miljara) regno, nula horo kaj
rekomenco; similajn cezurojn ili havis en 1914 kaj 1918
(unua mondmilito), 1933 (nazia ekregado) kaj plej laste
1990, kiam kolapsis socialisma orientgermana ŝtato
[2].
germana
-
Rilantanta al germanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato:
germana lingvo, aŭtoro, konstitucio;
la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj
de
ĝi
[3];
la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia
germana (germanlingva) preĝolibro en la mano
[4];
per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian
leteron
[5];
en la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso
mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni estas
[6];
tiun tutan aferon Sarlanda Esperanto-Ligo decembro komence
elmontris en la germana urbo Homburg
[7];
disketo kun tiuj karaktraroj estas akirebla kontraŭ
10 germanaj markoj
[8];
ĉu ne en Francio estis reĝimo kiu kunlaboris
kun germanaj okupantoj
[9];
neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon
de Auschwitz aŭ forigi la fakton ke la duan
mondmiliton komencis germana armeo
[10].
Germanujo
-
Ŝtato situanta
en meza Eŭropo
kaj limanta oriente al Pollando, okcidente al Nederlando, norde
al Balta Maro kaj Danujo kaj sude al Aŭstrio k.a.:
li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon,
de urbo al urbo sen halto kaj ripozo
[11];
jen tie malsupre kuŝas Germanujo kiu iam estis
kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj la
landoj kie Luther predikis Goethe kantis kaj kie Mozart
siatempe tenis la sceptron de la tonoj
[12];
Germanujo ― la lando de la filozofoj kaj poetoj
kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo
specialan signifon per tio ke en ĉi tiu lando dank' al
la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin
Schleyer nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon
[13].
Germanio
mapo
judgermana
[14]
-
Rilata al orienteŭropaj judoj,
parolantaj ĝermanan dialekton:
la judgermana kulturo.
judgermana lingvo, la judgermana
- jido
tradukoj
afrikansaj
G~ujo:
Duitsland.
anglaj
~o:
German;
~a:
German;
G~ujo:
Germany.
belorusaj
~o 1.:
немец
(грамадзянін
Нямеччыны);
~o 2.:
немец
(паводле
нацыянальнасьці);
~a:
нямецкі;
G~ujo:
Нямеччына, Германія.
bulgaraj
~o 2.:
германец, немец;
~a:
немски, германски;
G~ujo:
Германия.
ĉeĥaj
G~ujo:
Německo.
danaj
G~ujo:
Tyskland.
eŭskaj
G~ujo:
Alemania.
finnaj
G~ujo:
Saksa.
francaj
~o 1.:
citoyen allemand;
~o 2.:
Allemand;
~a:
allemand;
G~ujo:
Allemagne;
jud~a:
yiddish, juif-allemand;
jud~a lingvo, :
yiddish.
galegaj
G~ujo:
Alemaña.
germanaj
~o 1.:
deutscher Staatsbürger;
~o 2.:
Deutscher;
~a:
deutsch;
G~ujo:
Deutschland;
jud~a:
jiddisch;
jud~a lingvo, :
Jiddisch.
hispanaj
~o:
alemán;
~a:
alemán;
G~ujo:
Alemania.
hungaraj
~o 1.:
német (állampolgár);
~o 2.:
német;
~a:
német;
G~ujo:
Németország.
interlingvaaj
G~ujo:
Germania.
italaj
~o:
tedesco;
~a:
tedesco (agg.);
G~ujo:
Germania;
jud~a:
yiddish;
jud~a lingvo, :
yiddish.
katalunaj
G~ujo:
Alemanya.
kroataj
G~ujo:
Njemačka.
latina/sciencaj
G~ujo:
Germania.
nederlandaj
~o 1.:
Duits staatsburger;
~o 2.:
Duitser;
~a:
Duits;
G~ujo:
Duitsland;
jud~a:
jiddisj;
jud~a lingvo, :
jiddisj.
norvegaj
G~ujo:
Tyskland.
okcitanaj
G~ujo:
Alemanha.
persaj
~o:
آلمانی;
~a:
آلمانی;
G~ujo:
آلمان;
jud~a lingvo, :
ییدیش.
polaj
~o 1.:
Niemiec, szkop (obraźl.), szwab (obraźl.);
~o 2.:
Niemiec;
~a:
niemiecki, germański;
G~ujo:
Niemcy;
jud~a:
jidiszowy, jidyszowy;
jud~a lingvo, :
jidisz, jidysz.
portugalaj
~o 1.:
cidadão alemão;
~o 2.:
alemão;
~o:
alemão;
~a:
alemão;
G~ujo:
Alemanha.
rusaj
~o 1.:
гражданин
Германии;
~o 2.:
немец;
~a:
немецкий;
G~ujo:
Германия;
jud~a lingvo, :
идиш.
svahilaj
G~ujo:
Ujerumani.
svedaj
~o 1.:
tysk medborgare;
~o 2.:
tysk;
~a:
tysk;
G~ujo:
Tyskland.
turkaj
~o 1.:
alman vatandaşı;
~o 2.:
alman;
~a:
alman;
G~ujo:
Almanya.
volapukaj
~o 1.:
deutänel;
~o 2.:
deutel;
~a:
deutik [pp. etno, kulturo], deutänik [pp. lando];
G~ujo:
Deutän.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 402.
Stefan MAUL: Malbonaj
konsciencoj, Monato, n-ro 03/19953.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de
fraŭlo4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de
fraŭlo5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 346.
L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso
Esperantista en Dresden en 19087.
PEJNO Simono:
Poloj
per pelvo, Monato, n-ro
04/19958.
Paul PEERAERTS:
Esperanto
sen peno, Monato, n-ro 09/19939.
Stefan MAUL:
Malbonaj konsciencoj, Monato, n-ro 03/199510.
Stefan MAUL:
Malbonaj konsciencoj, Monato, n-ro 03/199511.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj13.
L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso
Esperantista en Dresden, 190814.
Plena Ilustrita Vortaro
[^Revo]
[german1.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.35 2011/02/17 17:10:14 ]