tradukoj: de es fr hu nl pl pt ro ru sv tp vo

*iu[1]

*iuTEZ

1.TEZ
Nedifina pronomo uzata por montri personon: iu venis; iu tion diris al mi; mi restigos iujn el la homoj ĉi tie [2]; tion diris al mi iu, kiu bone tion scias. ‐ Tiu iu mensogisZ; li estas ja pli merita ol iu ajn. VD:io
2.TEZ
Nedifina pronomo uzata por montri personon aŭ aĵon, konsideratan individue kaj aparte inter aliaj samspecaj: iuj el la libroj estas ŝiritaj [3]. VD:unu
3.TEZ
Nedifina adjektivo, uzata por montri, ke la persono aŭ objekto estas konsiderata kiel simpla unuo inter aliaj samspecaj: iuj homoj havas apartajn kapablojn por la matematiko; mi legis tion en iu libro mia. SIN:unu
Rim.: Iu montras la individuecon de homo aŭ objekto kontraste kun la tuto de samaj aliaj. Ia montras la specialan kvaliton de homo aŭ objekto kontraste kun la malsamaj kvalitoj de la aliaj.

kelkiuj

(malofte)
1.
Kelkaj homoj inter aliaj: kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca mastrino, kiu nun staras antaŭ ili [4];
2.
Ia nombro da: el kelkiuj fenestroj eliĝis lumo [5].

tradukoj

francaj

~ 1.: quelqu'un; ~ 2.: certains, quelques-uns; ~ 3.: un certain, quelque; kelk~j 1.: d'aucuns.

germanaj

~ 1.: jemand; ~ 2.: einer, eine, eines, welche, irgendwelche; ~ 3.: irgendein, irgendwelche.

hispanaj

~ 1.: alguien; ~ 2.: algún; ~ 3.: algún.

hungaraj

~ 1.: valaki; ~ 2.: valamelyik (közülük), egyik (közülük); ~ 3.: valamelyik (egy bizonyos), egy bizoynos.

nederlandaj

~ 1.: iemand; ~ 2.: een of andere, enkele, enkelen; ~ 3.: enkele.

polaj

~ 1.: ktoś; ~ 2.: jakaś, jakiś, jakieś, ktoś; ~ 3.: jakiś, któryś.

portugalaj

~ 1.: alguém (pronome indefinido); ~ 2.: algum (pronome indefinido); ~ 3.: algum.

rumanaj

~ 1.: cineva; ~ 2.: un anumit.

rusaj

~ 1.: некто, кто-то, кто-нибудь, кто-либо; ~ 2.: некоторый, какой-то; ~ 3.: некоторый, какой-то.

svedaj

~: någon.

tokiponaj

~ 1.: jan.

volapukaj

~: ek.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:15
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. J. Linnankoski, trad. V. Setälä: Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919
5. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983

[^Revo] [iu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/04/30 20:10:20 ]