tradukoj:
fr
Jehov/o [1]
Jehovo
-
Unu el la ellegoj de la propra nomo de Dio en la Biblio,
nuntempe konservata de
jehovistoj:
kiam oni inventis signojn por la vokaloj, oni aldonis al JHVH
... la vokalajn signojn de la vorto
„Adonaj“ ... tiel aperis latina formo de la
nomo, kiu iĝis Jehovo en Esperanto
[2].
jehovisto,
jehovano,
atestanto de Jehovo
-
Ano de Jehovismo:
Atestantoj de Jehovo tutklare nomas sin kristanoj
[3]
la jehovanoj havas grandan estimon pri la Biblio
[4];
subtene al sia tezo, Jehovistoj citas diversajn bibliajn erojn,
kiuj ŝajne aludas morton de la animo
[5].
jehovismo
-
Doktrino kaj praktiko de
Jehovistoj;
branĉo de kristanismo,
kun forta emfazo de
esĥatologio
strikte sin detenanta de politikaj institucioj
kaj de moroj rigardataj kiel ne-kristanaj:
unu el la karakterizoj de la Jehovismo, estas ke ĉiu adepto
devas esti propagandisto
[6].
fontoj
1.
Plena Ilustrita Vortaro2.
Vikipedio,
Jehovo, 2004-08-053.
M. Corobu:
toleri, soc.culture.esperanto, 2002-02-174.
Vikipedio,
Atestantoj de Jehovo, 2010-09-115.
Vikipedio,
Animo, 2010-11-096.
B. Cadei: Pri la Atestantoj de Jehovo,
Espero Katolika, 1985-12
[^Revo]
[jehov.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.2 2010/12/08 19:04:48 ]