tradukoj:
be bg ca cs de el en es fr he hu it lat nl pt ru
*ĵurnal/o
ĵurnalo
- 1.
- gazeto
nun, kiel certigas la ĵurnalo „Nature“,
dediĉita al sciencoj naturaj, la ĥemiisto Kunz
konfirmas la supozojn de Boyl
[1];
ĉiutaga ĵurnalo intencis aperigi instrukcion, per kiu iu ajn
povus fabriki propran malĉifrilon
[2];
fine la tendenco al supraĵeco kaptis ankaŭ revuojn,
gazetojn kaj eĉ ĵurnalojn
[3].
- 2.
-
Informbulteno:
la televida ĵurnalo, la gazetoj prikantis nur unu temon
[4].
Rim. 1:
La vorto aperas en la Fundamento solfoje en ekzerco pri
prononcado:
Ĵur-nálo [5],
kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento.
La Akademio ĝin oficialigis per la 1a OA, kaj
agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8a OA.
Rim. 2:
En la 1a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de
ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj,
kiuj egalas al
„taggazeto“ (france),
„gazeto, ia ajn periodaĵo“ (angle),
„revuo“ (germane kaj ruse),
„taggazeto, taglibro“ (pole).
La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas
„gazeto“, kio farus la vorton malnecesa
duoblaĵo (ĉar „gazeto“ estas forte
enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco).
PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn
(taggazeto, taglibro, registrolibro).
Rim. 3:
Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la
vorto „ĵurnalisto“, kies senco estas pli
ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro
estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj,
kiel „gazetaro“). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas
registrita.
[Sergio Pokrovskij]
ĵurnalismo
-
Agado kaj metio de ĵurnalistoj provizantaj informojn
tra gazetoj kaj aliaj informrimedoj:
mi opinias ĝuste tiaspecan raportadon unu el la
centraj taskoj de novaĵ-ĵurnalismo
[6].
ĵurnalisto
-
Profesiulo, kiu kolektas novaĵojn aŭ aliajn
informojn, kaj prezentas ilin en gazeto aŭ alia
amasinformilo:
ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili
[7];
jam ne maloftas televidaj kaj radiaj ĵurnalistoj
kun fortega hispana parolmaniero
[8];
Rande, germana ĵurnalistino, malkaŝis, ke ŝi
bonvenigis la
enkondukon de dua lingvo en gazetaraj konferencoj
[9];
ĵurnalisto de Pola Radio
[10];
„la nacio sentas sin pli juna,“ notis
ĵurnalisto en prestiĝa dimanĉo-gazeto
[11].
fontoj
1.
Lumantaj briliantoj, Fundamenta Krestomatio2.
Frank Arnaud: Preterleĝa televidado en Eŭropo, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 22a3.
Stefan Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 5a4.
Guido Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 14a5.
Ekzercaro, § 26.
M. Sandelin: Kio estas flavĵurnalismo?, soc.culture.esperanto, 2004-12-167.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a8.
Hektor ALOS I FONT: La katalunaMonato9.
Marko Naoki LINS: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa
UnioMonato10.
Katalin Smideliusz: Por aktiva lingvouzo
(Andrzej Pettyn, Ĉu vi volas paroli flue?), Monato, jaro 1995a, numero 4a, p.
24a11.
Paul Gubbins: Velura revolucio, Monato, jaro 1997a, numero 6a, p.
7a
[^Revo]
[jxurna.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.32 2011/03/01 01:10:11 ]