tradukoj: be de en fr hu nl ru zh

1kamarad/o

kamarado

1.
Tiu, kiu loĝas kutime en sama loko ol alia, kaj tial familiariĝas kun li; kunvivanto: lerneja kamarado; litkamarado; ĉambrokamarado; li estas fratokamarado kun ĉiuj ministrojZ; kamarado de malsaĝulo fariĝas malsaĝaZ SIN:kompaniano.
2.
Samokupulo, kolego, ktp: vojkamaradoZ.

kamaradi

(ntr)
Esti kamarado: mi kun li delonge kamaradas.
Rim.: La kamaradecon naskas la kunvivado, la kolegecon la samokupado. La rilatoj inter kamaradoj estas pli trivialaj ol tiuj inter kolegoj. Amikeco povas ne ekzisti inter kamaradoj nek familiareco inter kolegoj.

tradukoj

anglaj

~o: comrade, chum, pal, companion; ~i: be chummy with.

belorusaj

~o: таварыш.

ĉinaj

~o: 同志 [tóngzhì].

francaj

~o: camarade.

germanaj

~o: Kamerad.

hungaraj

~o: társ, pajtás, elvtárs; ~i: cimborál, pajtáskodik, haverkodik.

nederlandaj

~o: kameraad; ~i: kameraad zijn.

rusaj

~o: товарищ; ~i: быть товарищем.

[^Revo] [kamara.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/08/23 16:33:02 ]