tradukoj:
be de el en es fr he hu it la nl pt ru sv tr
1kompani/o
kompanio
- 1.


Kuniĝo da personoj kune direktantaj komercan aŭ
industrian aferon:
firmo X kaj K° (legu: kaj kompanio);
fari kompanion kun iu.
asocio.
- 2.


Tiu komerca aŭ industria afero mem:
akcia kompanio;
fervoja kompanio;
asekura kompanio;
niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio,
ke mankas honestaj homoj
[1].
societo.
- 3.

-
Kunestado, stato de iu
akompanata:
vi volas kompanion ― iru en la butiketon: tie kavaliro
rakontos
al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo
signifas en la ĉielo
[2];
en kompanio eĉ morto faciliĝas
[3];
kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!
[4];
tute ne estas agrable havi kompanion kun vi!
[5].
- 4.

akompanantaro
neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita
kompanio
[6];
tie kunvenis gaja kompanio
[7];
la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda,
miksa kaj senartifika
[8].
- 5.
En la orienta Eŭropo, mezepoke ― grupo da viroj
(kelkcent,
malpli ol milo) dungiĝintaj por servi princon en milito,
administrado de la princujo kaj de la persona bieno de la
princo:
Svetoslavo iris al li kun sia filo Olgo kaj la malgranda
kompanio
[9].
- 6.

(evitinde)
roto
en kompanio de
(prepoziciaĵo)
kun
ŝi iris kun sia malgranda infano en kompanio de
du ĉamĉasistojZ;
estis aparta plezuro sidi en apudhejma ĝardeno
en kompanio de amikoj
[10].
akompanate de, en akompano
de
kompanianoZ
- 1.
Ano de kompanio 1:
[mi estas] aktiva kompanianino de mia edzo
en industria entrepreno
[11].
- 2.

akompananto
ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li
[12];
ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto,
ke ili venu kaj helpu ilin
[13].
kompaniuloZ
- (malofte)
akompananto
la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia
festena kompaniulo, kiu kompaniis al li
[14].
kompanio kun limigita respondecoIKEV

Komerca kompanio kiu laŭleĝe respondecas pri siaj agoj
nur ĝis la sumo de sia societa kapitalo,
sed ne per la privata posedaĵo
de la unuopaj membroj. Mallongigo "Klr".
akcia kompanioIKEV

Komerca kompanio
kies kapitalo
estas dividita en
akciojn, atestantajn la
rajtojn de la kompanianoj (akciuloj) ilin posedantaj.
Mallongigo "AK".
akcia societo
Rim.:
Ne konfuzu kun:
korporacio
tradukoj
anglaj
~o:
company;
~ano 1.:
associate;
~ulo:
companion;
~o kun limigita respondeco:
limited liability company, LLC, company with limited liability, WLL;
akcia ~o:
joint-stock company, company with share capital, corporation.
belorusaj
~o:
кампанія;
~ano 1.:
кампаньён;
~ulo:
кампаньён.
francaj
~o 1.:
compagnie;
~o 2.:
compagnie;
~o 3.:
compagnie, société;
~o 4.:
compagnie, assemblée, assistance, entourage, escorte, suite;
~o 6.:
compagnie;
en ~o de:
avec, en compagnie de, accompagné de;
~ano 1.:
associé;
~ano 2.:
compagnon, accompagnateur, membre de la suite;
~ulo:
compagnon, accompagnateur, membre de la suite;
akcia ~o:
SA (société par actions), société par actions (SA).
akcia ~o:
société par actions;
fervoja ~o:
compagnie de chemins de fer;
asekura ~o:
compagnie d'assurances;
havi ~on kun:
être en compagnie de, côtoyer, fréquenter.
germanaj
~o 1.:
Gesellschaft;
~o 2.:
Gesellschaft;
~o 3.:
Begleitung;
~o 6.:
Rotte;
~ano 1.:
Gesellschafter;
~ulo:
Begleiter;
akcia ~o:
Aktiengesellschaft, AG.
grekaj
~o 5.:
συνοδία, εταίροι.
hebreaj
~o:
חברה;
~ano 1.:
שותף;
~ulo:
מלווה, חבר.
hispanaj
~o:
compañía;
~ulo:
acompañante.
hungaraj
~o 2.:
gazdasági társaság;
~o 3.:
társaság, kompánia;
~o 4.:
társaság, kíséret;
~o:
század;
en ~o de:
társaságában;
~ano 1.:
társasági tag, cégtárs;
~ano 2.:
társ, kísérő;
~ulo:
kísérő;
akcia ~o:
részvénytársaság.
akcia ~o:
részvénytársaság;
fervoja ~o:
vasúttársaság;
asekura ~o:
biztosítótársaság;
havi ~on kun:
vki társaságában van.
italaj
~o 1.:
compagnia, società;
~o 2.:
compagnia, società;
~o 3.:
compagnia;
~o 4.:
compagnia;
~o 5.:
compagnia;
~o 6.:
compagnia;
en ~o de:
in compagnia di;
~ano 1.:
compagno, socio;
~ano 2.:
cavaliere (fig.), accompagnatore;
~ulo:
cavaliere (fig.), accompagnatore.
akcia ~o:
società per azioni;
fervoja ~o:
compagnia ferroviaria;
asekura ~o:
compagnia assicuratrice.
latina/sciencaj
~o 5.:
comitatus.
nederlandaj
~o 1.:
maatschappij, vennootschap;
~o 2.:
maatschappij, vennootschap;
~o 3.:
gezelschap;
en ~o de:
in gezelschap van;
~ano 1.:
vennoot;
~ano 2.:
metgezel;
~ulo:
metgezel.
akcia ~o:
vennootschap op aandelen;
fervoja ~o:
spoorwegmaatschappij;
asekura ~o:
verzekeringsmaatschappij.
portugalaj
~o 1.:
companhia.
rusaj
~o 1.:
компания, общество;
~o 2.:
компания, общество;
~o 3.:
компания, общество;
~o 4.:
компания, общество;
~o 5.:
дружина;
en ~o de:
в обществе
(кого-л.);
~ano 1.:
компаньон;
~ulo:
компаньон;
akcia ~o:
акционерное
общество, АО.
svedaj
akcia ~o:
aktiebolag, AB.
turkaj
akcia ~o:
hisse senetli şirket(A.Ş.).
fontoj
1.
I. Turgenjev trad. K. Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 102.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 2:13.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo7.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 38.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 229.
S. Pokrovskij: Moskvo jubileasMonato10.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: leciono 25a11.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:1113.
La Nova Testamento, S. Luko 5:714.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:20
[^Revo]
[kompan.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2011/01/18 12:10:09 ]