tradukoj: be de en fr hu nl ru

kaper/i Z[1]

kaperi

(tr)
1.
Perforte devigi kondukiston haltigi sian veturilon aŭ ŝanĝi la direkton, plej ofte pro krimaj aŭ politikaj celoj: kaperi aviadilon; ili kaperis la trajnon por atentigi la mondon pri la situacio en sia lando.
2.
Perforte alproprigi al si: unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro [2].
3.
MAR Korsare kapti malamikan ŝipon.

kaperanto

Persono aŭ instanco, kiu kaperas.

kaperisto

MAR=korsaro 1 la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for [3].

tradukoj

anglaj

~i 2.: co-opt, take over, assimilate, absorb; ~i 3.: hijack, pirate; ~anto: hijacker, pirate; ~isto : pirate, corsair, freebooter, buccaneer.

belorusaj

~i: захапіць (гвалтам); ~anto: захопнік; ~isto : пірат, карсар.

francaj

~i: prendre d'assaut, aborder, accaparer, détourner, s'emparer (de), mettre la main (sur); ~anto: pirate de l'air, pirate, accapareur, prédateur; ~isto : corsaire, flibustier.

germanaj

~i 1.: entführen, kapern; ~i 2.: an sich bringen, übernehmen; ~anto: kapern, aufbringen; ~isto : Pirat, Korsar, Seeräuber.

hungaraj

~i 1.: eltérít; ~i 2.: kisajátít magának; ~i 3.: elrabol ; ~anto: eltérítő, kisajátító; ~isto : kalóz.

nederlandaj

~i: kapen; ~anto: kaper; ~isto : zeerover.

rusaj

~i 3.: взять на абордаж; ~i: захватить; ~anto: захватчик, пират, угонщик (самолёта, судна); ~isto : корсар, пират, флибустьер, капер.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, n-ro 06/2000
3. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922

[^Revo] [kaper.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2010/08/05 16:30:19 ]