tradukoj:
be de en fr hu nl ru
*karakter/o
*karaktero
- 1.
-
Aro da ecoj mensaj, kiuj konsistigas personecon de homo, kaj
kiuj manifestiĝas en lia konduto:
nobla, maldelikata, afabla karaktero;
forteco de karakteroZ;
la karakteroj de la Ŝekspiraj herooj estas profunde
studitaj.
- 2.
-
Aro de la distingigaj, individuigaj trajtoj; ecaro:
la karaktero de la vera virto estas la modesteco;
karakteron al kanto donas la tono
[1];
miaj opinioj kaj verkoj havas karakteron absolute
privatanZ;
tiu stilo havas specialan karakteronZ;
kelkaj ne komprenas la karakteron de nia aferoZ;
glumarko trafe esprimanta la karakteron de la kongresurbo;
senkaraktera kapo, pejzaĝo, skulptaĵo.
karaktera
- 1.
-
Propra, apartenanta al ies karaktero2:
kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana
[2];
tia konduto estas por li karaktera.
- 2.
-
Specifa, prezentanta tre rimarkeblan, originalajn kaj
frapajn trajtojn:
karaktera vesto;
karaktera vizaĝo;
efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel
karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon
de kronika kataro de la konjunktivo
[3].
- 3.
-
Propra al iu homgrupo, etno, socia medio, epoko; esprimanta
iun mensan tipon:
karaktera danco;
karaktera rolo
(en teatro, rolo prezentanta homtipon).
senkaraktera
- 1.
-
Senvola, cedema, facile subiĝanta al la opinioj kaj influoj
de la aliaj, al kiu mankas propra
karaktero1:
mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato,
bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera
[4];
certe vi, kiu legas tiujn ĉi liniojn, ne apartenas al tiaj
senpripensaj, facilanimaj kaj senkarakteraj homoj, kiuj
turniĝas laŭ la vento
[5].
- 2.
-
Al kiu mankas propraj trajtoj
karakteraj,
banala,
plata.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
backbone, moral strength;
~o 2.:
habitual conduct (disposition), individuality, personality, reputation;
~o:
character;
~a:
characteristic;
sen~a 1.:
characterless.
belorusaj
~o:
характар.
francaj
~o:
caractère, caractéristique, marque, personnalité, tempérament, trait;
~a:
caractéristique, de caractère, distinctif, typique;
sen~a 1.:
sans caractère, faible, falot, mou;
sen~a 2.:
sans caractère, incolore, insipide, pâle, plat, terne.
~a rolo:
rôle de caractère.
germanaj
~o:
Charakter;
sen~a 1.:
charakterlos;
sen~a 2.:
charakterlos.
hungaraj
~o 1.:
jellem, karakter;
~o 2.:
jelleg, karakter.
nederlandaj
~o:
karakter;
~a:
karakter-, karakteristiek;
sen~a:
karakterloos.
rusaj
~o:
характер;
~a:
характерный;
sen~a:
бесхарактерный.
~a rolo:
характерная
роль.
[^Revo]
[karakt.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2009/08/23 16:33:56 ]