Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj:
plata poŝhorloĝo, ŝtono, libro;
platigi sian nazon sur la fenestra vitroZ;
platigi klakĉapelon.
Objekto malpli dika ol larĝa kaj longa:
plato de glavo;
ŝtala, lada, vitra, fotografa plato;
ŝtona plato de tombo;
fermoplato de pordoZ(flugilo).
klingo,
lameno.
plataĵo
Plata parto de objekto:
interetaĝa plataĵo de ŝtuparo;
la tegmento prezentas plataĵon;
la plataĵo de Tibeto
(altebenaĵo).
platigi
(tr)
Igi plata:
platigi sian nazon sur la fenestra vitroB;
li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj
forportis ĝin tiamaniere kun si
[2].
ciferplato
Ekstera plato de
horloĝo, mezurilo
aŭ alia aparato, sur kiu estas surskribitaj ciferoj.
farboplato
paletro
(figure)
tiu premrulilo minacas forviŝi ĉiujn kolorojn de la
farboplato de l'homaro
[3].
Videbla identiga numerplato sur veturilo:
ekzistas satelitoj kapablaj legi eĉ ciferojn sur
licencplato de aŭtomobilo
[5].
manplato
Interna flanko de mano:
la meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi
kvazaŭ sur manplatoZ(tute je mia dispono);
Trajan elprenis la tabulon, viŝis ĝin per manplato
[6].
mankavo
numerplato
Plato
surhavanta la numeron de la koncerna objekto:
interŝanĝi ne plu uzatajn aŭtajn
numerplatojn
[7].
piedplato
plando
Mahdi kuŝis sur mola divano, ĉirkaŭita de siaj
edzinoj, el
kiuj du ventumis lin per grandaj strutaj plumoj, kaj du aliaj
gratis delikate liajn piedplatojn
[8].