tradukoj: be ca de en es fa fr hu nl ru

*kataplasm/o [1]

*kataplasmo

MED Kuracilo konsistanta el varma, mola kaj malseka maso da medicinaj substancoj, entenata en maldensa ŝtofo, kaj metata sur korpa parto: Fernanda ... aplikis al ŝi kataplasmojn sur la ventro kaj saketojn da glacio sur la kapo [2]. VD:fomentaĵo

tradukoj

anglaj

~o: plaster, poultice.

belorusaj

~o: прыпарка.

francaj

~o: cataplasme.

germanaj

~o: Kataplasma, heißer Breiumschlag.

hispanaj

~o: cataplasma.

hungaraj

~o: meleg borogatás, kataplazma.

katalunaj

~o: cataplasma.

nederlandaj

~o: pap, warme omslag.

persaj

~o: مرهم، ضماد.

rusaj

~o: припарка.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992

[^Revo] [katapl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/06/06 16:30:51 ]