tradukoj: bg de fr nl pl ru

kiĉ/o [1]

kiĉo

(malofte)
BELA Stilo kun troigitaj imitoj de klasikaĵoj, bombasta, tro brila, produktata je malalta kosto por amaskonsumo.

kiĉa

(malofte)
Konforma al kiĉo: (figure) tamen (eĉ se ŝajnas kiĉa) mi donus mian vivon por dek tieaj lokoj, kelkaj uloj, havenoj, pinarbaroj [2]; la ĵurnalisto priskribis la konkurson kiel „tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto“ [3];

kiĉaĵo

(malofte)
Artaĵo aŭ objekto kiĉa: tio pri kiĉaĵoj ... ne povas ne pensigi ankaŭ pri verdaj steloj, verdaj standardoj, kaj verdstelaj standardoj [4].

tradukoj

bulgaraj

~o: кич.

francaj

~o: kitsch (subst.); ~a: kitsch (adj.); ~aĵo: objet kitsch.

germanaj

~o: Kitsch (Stil); ~a: kitschig; ~aĵo: Kitsch (Objekt).

nederlandaj

~o: kitsch; ~a: kitscherig; ~aĵo: kitsch.

polaj

~o: kicz; ~a: kiczowaty; ~aĵo: kicz.

rusaj

~o: кич; ~a: китчевый, безвкусный; ~aĵo: кич, безвкусица.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. J. E. Pacheco, trad. J. J. Schmitter: Ŝtatperfido, Flor' kaj kanto. - Meksika Esperanto-Federacio, 1998
3. Eriketo: senĉarma kaj kiĉa?, [blogo], 2006-05-19
4. Ken Miner: taglibr o, 2003-10-05

[^Revo] [kicx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/08/28 16:32:37 ]