tradukoj: en fi hu pt ru tr uk

Kievo

Kievo

GEOG
La ĉefurbo de Ukrajnujo situanta sur ambaŭ bordoj de Dnepro (30°31'E, 50°26'N): mi iras en Kievo sur la strato [1].

kievano

Loĝanto de Kievo: la unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko [2].

Kieva Regno

HIS
La antikva regno de la orientaj slavoj, regata de la rurikidoj, teritorie la plej granda ŝtato de la Mezepoka Eŭropo, kies ĉefurbo (ekde la jaro 862a) estis Kievo: Ĥazario ĉe la malsupra Volgo kaj la Kieva Regno estiĝis ĉe interkruciĝo de tiuj du direktoj (latituda-stepa kaj meridiana-riverega) [3].

Rim.: Oni ne konfuzu la Kievan Regnon kun la Granda Princujo Kieva, kiu estis ties centra, sed relative malgranda parto.

tradukoj

anglaj

~o: Kiev, Kyiv; ~a Regno: Kievan Rus'.

finnaj

~o: Kiova; k~ano: kiovalainen (subst.); ~a Regno: Kiovan Rus, Kiovan Venäjä.

hungaraj

~o: Kijev; k~ano: kijevi (lakos); ~a Regno: Kijevi Rusz.

portugalaj

~o: Kiev.

rusaj

~o: Киев; k~ano: киевлянин; ~a Regno: Киевская Русь.

turkaj

~o: Kiev.

ukrajnaj

~o: Київ; ~a Regno: Київська Русь.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Konstantin Demjanenko: AROMA JALTO '99, LOdE
3. Sergio Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2

[^Revo] [kiev.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/09/22 17:17:17 ]