tradukoj: en it pl ru sv

ukrajn/o

ukrajno

1.
(malofte) Ano de la ukrajna etno (la plej granda etno de Ukrajnujo): la ukrajnoj estas orientslava etno; ukrajnoj, kaŭkazanoj ekbatalis por la libereco patruja [1]; la poloj nur parolos la polan lingvon, la germanoj la germanan, la ukrajnoj la ukrajnan kaj la kazaĥoj la kazaĥan [2]. SIN:ukraino
2.
(evitinde) (arkaismo) GEOG=Ukrajnujo stepo (estas) senarba ebena grandskala herbejo en Siberio kaj Ukrajno [3]. La ukrajnoj mem kaj plimulto da esperantistoj malakceptas tian landan signifon por la radiko, kiu ŝajnas negi ilian naciecon, prezentante ilin kiel nurajn landanojn, ne kiel nacion; tamen PIV1 kaj la Akademia Rekomendo el la „Aktoj III“ ĝin rekomendas.

ukrajnino

Ino el la ukrajna etno: mi mem estas ukrajnino [4].

ukrajna

Rilata al ukrajnoj aŭ ilia lingvo kaj lando: la ukrajna lingvo rememorigas per siaj gracio kaj dolĉsoneco la malnovgrekan [5].

Ukrajnujo

(malofte) GEOG
Granda lando en la Orienta Eŭropo, kies ĉefurbo estas Kievo: certan tempon dum siaj studentaj jaroj „li multe studis kaj okupiĝis pri la kolonizo de tero en Ukrajnujo fare de hebreoj ...“ [6]; Paŭlo la 6a esprimis sian „profundan kaj konstantan“ amon al la katolikaj komunoj de Ukrajnujo [7].

tradukoj

anglaj

~o 1.: Ukrainian; ~a: Ukrainian; U~ujo: Ukraine.

italaj

~o 1.: ucraino (sost.); ~o 2.: Ucraina; ~ino: ucraina (sost. fem.); ~a: ucraino (agg.); U~ujo: Ucraina.

polaj

~o 1.: Ukrainiec; ~ino: Ukrainka; ~a: ukraiński; U~ujo: Ukraina.

rusaj

~o 1.: украинец; ~ino: украинка; ~a: украинский; U~ujo: Украина.

svedaj

U~ujo: Ukraina.

fontoj

1. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, ĉap. 7a
2. Frank Stephan: Moderna Babelo
3. Maurice Lewin: Meteologia terminaro
4. Oksana Petrenko: Omaĝe al la 1000-jara jubileo, Espero Katolika, n-ro 11a, 1986
5. A. Ĉeĥov, tr. M.Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:1
6. E. Drezen: Zamenhof, Naciismo kaj ŝovinismo ĉe Zamenhof
7. Papa amo al la ukrajnoj, Espero Katolika, 1977:1

[^Revo] [ukrajn.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2009/08/18 19:18:25 ]