tradukoj: be cs de fr he hu nl ru sv tr vo

*kiu

*kiuTEZ

1.
Demanda pronomo uzata sen ia resendo al apuda substantivo kaj montranta personon: kiu kuraĝas rajdi sur leono? [1]; „Kiuj estis tiuj du personoj?“ demandis la neĝulo la ĉenhundon [2].
2.
Demanda pronomo uzata por resendi al apuda substantivo kaj montranta personon aŭ objekton: kiu el ni kapablus tion?; el tiuj libroj kiun vi prenos?.
3.
Demanda adjektivo pri personoj aŭ aĵoj: kiu lernanto tion faris?; kiun daton ni havas hodiaŭ?; pri kiu libro vi parolas?; kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui? [3].
4.TEZ
Relativa pronomo pri personoj aŭ aĵoj: kiu vivos, tiu vidos [4]; plej bone ridas, kiu laste ridas [5]. VD:kia
Rim.: Kvankam Z ne ĉiam obeis tiun regulon, estas nepre konsilinde uzi kiu ajn kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komencantajn per k, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa prop. kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., kaj uzi en la sendependaj memsignifaj propozicioj nur la formojn komencantajn per iĉi: 1 kiu ajn venos, vi ne enlasu (lin); kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; kiu ajn tion diras, mi restas dubanta; de kiu ajn flanko la vento blovos, ni estos ŝirmataj; tiu homo, kiu ajn li estas, ne estas malsaĝulo; la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenasZ; en kiu ajn loko li sin kaŝos, oni fine trovos lin; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi ne konvinkos min; kiu ajn vi estas, vi devas obei la leĝon. 2 Donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris ol iu ajn el la parencoj; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al ĉiu homo de iu ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon; mi ne permesos tion al iu (aŭ ĉiu) ajn; iu (aŭ ĉiu) ajn povos eniri, se vi lasos la pordon neŝlosita; vi scias pli bone ol iu (aŭ ĉiu) ajn, ke...; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu (aŭ ĉiu) ajn celo.

tradukoj

belorusaj

~ 1.: хто; ~ 2.: хто, каторы, які; ~ 3.: хто, каторы, які; ~ 4.: хто, каторы, які.

ĉeĥaj

~: kdo.

francaj

~: qui, que, quel, lequel. ~ vivos, tiu vidos: qui vivra verra; plej bone ridas, ~ laste ridas: rira bien qui rira le dernier; ~ ajn: qui que, lequel que, quel que, quelque... que, quiconque, qui que ce soit qui/que, quelque... que ce soit qui/que, quel que soit... qui/que.

germanaj

~ 1.: wer; ~ 2.: wer, welcher, welche, welches; ~ 3.: welcher, welche, welches; ~ 4.: wer, der, die, das.

hebreaj

~ 1.: מי; ~ 3.: איזה; ~ 4.: ש-, מי ש-, אותו.

hungaraj

~ 1.: ki, kicsoda; ~ 2.: ki, melyik; ~ 3.: mely(ik); ~ 4.: aki, amelyik.

nederlandaj

~ 1.: wie; ~ 2.: wie, welk, welke; ~ 3.: welk, welke; ~ 4.: welke, welk.

rusaj

~ 1.: кто; ~ 2.: кто, который; ~ 3.: кто, который; ~ 4.: кто, который. ~ vivos, tiu vidos: поживём – увиддим; plej bone ridas, ~ laste ridas: хорошо смеётся тот, кто смеётся последним; ~ ajn: кто бы ни.

svedaj

~ 1.: vem; ~ 2.: vem, vilken, vilket; ~ 3.: vilken, vilket; ~ 4.: som.

turkaj

~ 1.: kim. plej bone ridas, ~ laste ridas: son gülen iyi güler; ~ ajn: kim olursa olsun.

volapukaj

~ 1.: kiomik [vira], kiofik [ina], kiosik [aĵa]; ~ 4.: kel.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §7.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kiu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/15 12:10:09 ]