tradukoj: be de en es fr hu nl ru

*klub/o

*klubo

Societo, kiun konsistigas homoj kun komunaj interesoj aŭ okupiĝoj politikaj, sciencaj, artaj, sportaj aŭ ludaj: tre fama loka Volapuka klubo [1].

klubano

Ano de klubo, partoprenanto en klubaj aranĝoj: kelkaj niaj klubanoj [...] jam dum jaroj laŭtlegas kaj surbendigigas MONATO-n por blindaj esperantistoj [2].

klubejo

Loko, ĉambro, eventuale trinkejo, en kiu klubanoj kutime kunvenas: elirante el la klubejo, li sentiĝis kontenta [3].

tradukoj

anglaj

~o: club.

belorusaj

~o: клюб (задзіночаньне паводле інтарэсаў); ~ano: чалец клюбу; ~ejo: клюб (месца).

francaj

~o: club; ~ano: clubiste, membre d'un club; ~ejo: club.

germanaj

~o: Klub, Verein; ~ano: Klubmitglied, Vereinsmitglied; ~ejo: Klubheim, Vereinslokal.

hispanaj

~o: club; ~ejo: club (local).

hungaraj

~o: egyesület, klub; ~ano: klubtag, egyesületi tag; ~ejo: klubhelyiség.

nederlandaj

~o: club; ~ano: lid; ~ejo: clublokaal.

rusaj

~o: клуб; ~ano: член клуба; ~ejo: клуб (место).

fontoj

1. Pejno Simono: Faligas la fundamentojn de esperantismo (Ziko Marcus Sikosek, Esperanto sen mitoj), Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 27a
2. Ru Bossong: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 6a
3. Renervo Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 17a

[^Revo] [klub.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2006/03/04 17:32:24 ]