tradukoj:
be br ca de en es fr nl pl ru
*kluz/o [1]
*kluzo
- 1.

Baseno, fermebla per pordosimilaj akvobariloj, uzata por
levi aŭ mallevi ŝipojn inter du partoj de rivero aŭ kanalo,
en kiuj la akvo ne estas samnivela.
- 2.

[2]
Interfaco destinita por konekti du komputilajn retojn.
Rim.:
Kontraste al simpla enkursigilo,
kluzo povas konekti diversnivelajn (aŭ pli ĝenerale,
malsamprotokolajn) retojn ― ĝuste tion aludas la
metafora termino.
aerkluzo

Ambaŭflanke fermebla kamero aŭ tubo
inter du lokoj de malsamaj
premoj, varmecoj aŭ aliaj atmosferaj kondiĉoj,
uzata por pasi de unu al la alia:
por antaŭzorgo, li havis du aliajn ŝipanojn,
jam en kompletoj, atendantajn en la aerkluzo
[3].
[^Revo]
[kluz.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2012/03/07 12:10:11 ]