tradukoj:
de en fr it nl pt
koktel/o [1]
koktelo
-
Mikstrinkaĵo, el
fruktosukoj, alkoholaĵoj aŭ aliaj:
Tomaso Archer, kiu sola aliris, foriris sola, plene malebria
pro akra kolero malgraŭ siaj kvar kokteloj
[2];
li ... konsumis malpli da kokteloj, pro malsano de
l’ hepato
[3].
molotovkoktelo
-
Facile farebla, ĵetebla eksplodaĵo
konsistanta el vitra botelo ordinare plena je benzino
aŭ alkoholo kaj provizita je brulanta ŝofpeco, kiu okazigas
flamiĝon kiam la ĵetaĵo frakasiĝas:
mi ĵetas ŝtonojn kaj molotovkoktelon
[4];
ili mortis en la flame brulantaj tankoj,
kiujn trafis la molotovkokteloj
[5].
tradukoj
anglaj
~o:
cocktail.
francaj
~o:
cocktail;
molotov~o:
cocktail Molotov.
germanaj
~o:
Cocktail.
italaj
~o:
coktail.
nederlandaj
~o:
cocktail.
portugalaj
~o:
coquetel (BR), cocktail.
fontoj
1.
Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento2.
Sylvan Zaft: Frostsezonaj Pekoj, Esperanto sub la Suda Kruco, 1997-05 ĝis 06, numero 27a,
p. 6-11a3.
Ĝ. Vans, trad. Ĝ. Ŭ. Starling:
Domo de l’ Se, 20024.
S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 20075.
I. Szabo:
1956 ― Liberbatalo, 2010-10-22
[^Revo]
[koktel.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.6 2011/10/27 22:10:09 ]