tradukoj:
de en fa fr nl pl pt ru
konĥoid/o
konĥoido
-
(de ebena kurbo K,
rilate al punkto O)
Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj
tiaj punktoj M, ke la distanco MN egalas al
iu konstanto l, kie N estas la
intersekcopunkto de la rekto OM kaj de la kurbo
K:
paskala limako estas
konĥoido de cirklo rilate al punkto de ĝi:
la polusa ekvacio de konĥoido de rekto estas de
la tipo ρ = (a/cosθ)+l.
konkoido.
Rim.:
Ni opinias la formon „konĥoido“ preferinda al
„konkoido“
pro la etimologio, sed eblas advokati por ĉi-lasta surbaze de
ĝia aŭtoritateco kaj de la proksimeco kun la vorto
„konko“, ja la etimologia interpreto de la vorto estas
„konkforma“.
konĥoidoj de rekto
[^Revo]
[konhxo.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.8 2010/01/18 17:31:31 ]